po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Ĉiujare, Silezia Esperanto-Asocio organizas feriadon en la bela ĉirkaŭaĵo de Malsupra-Silezia montaro. Ili okazadis jam en Międzygórze, Karpacz, Kudowa-Zdrój kaj Szczawno-Zdrój.

Ni kore invitas ĉiujn al nia feriado, dum kiuj oni povas ripozi, amuziĝi, amikiĝi, kaj ankaŭ lerni la lingvon.

Kial Pollando estas agrabla lando por feriadoj?

Jen opinio de Eric Walker - unu el partoprenintoj de la Kudowa-Zdrój feriado en jaro 2000:

Mi ofte miras, kial malmultaj eksterlandaj Esperantistoj venas Pollandon por partopreni E-feriojn. Estas fakto, ke ĝenerale Pollando ne estas bone konata kiel turisma lando, kaj vere, la centra parto de lando estas ebena. La tuta suda landlimo estas tre alloga kun montoj ĉie de Germanio ĝis Ukrainio. Ĉarmaj montaraj vilaĝoj kaj urbetoj kun multaj ebloj por resanigi la korpon kaj la animon. Aparte de la vidindaĵoj, la pola popolo estas tre gastema. Mi jam vizitadis Pollandon dum preskaű 30 jaroj kaj ĉiam mi havis bonvenigon, kiu subigis min!

Post la politikaj ŝanĝoj de 1989, la pola esperanta movado iom suferis kelkajn malhelpojn kun la perdo de nerektaj subvencioj kaj la fakto ke kreskis rapide kaj grandege la studado de la angla lingvo inter la junularoj. Tamen nun, la E-movado komencas resanigi sian potencon kaj denove Esperantaj ferioj estas bonaj allogaĵoj, speciale pro eksterlandaj esperantistoj por kiuj la bona mon-ŝanga kurzo signifas bonegan feriadon kun agrabla ĉeestantaro en ĉarmaj lokoj je tre malmulta kosto kompare kun okcidentaj landoj.

Kelkaj lokoj, kiujn ni vizitis dum la feriado

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2008-01-15