Silezia Esperanto-Asocio estas registrita, neprofitdona, kultura
regiona societo.
Fondis ĝin en 1992 grupo da vroclavaj esperantistoj. Ili decidis ĉerpi
el preskaŭ centjara tradicio de Esperanto-movado en Silezio kaj samtempe
aktive partopreni konstruadon de la nova unuiĝinta Eŭropo, en kiu ĉiuj
formantaj ĝin nacioj interrilatos kiel egalrajtaj partneroj. La asocio
celas:
- popularigadi la lingvon Esperanto, kiel neŭtralan rimedon en internaciaj
kontaktoj,
- disvastigi ideon de egalrajteco de lingvoj kaj kulturoj de
malgrandaj nacioj kun lingvoj kaj kulturoj de grandaj nacioj,
- informadi pri civilizaj, sciencaj kaj kulturaj atingaĵoj de Silezio
pere de la lingvo Esperanto,
- pliprofundigadi konon pri kulturo de aliaj nacioj pere de la lingvo
Esperanto,
- popularigadi genealogiajn esplorojn kaj familian tradicion,
kiel unu el rimedoj, per kiu malgrandaj nacioj povas konservi sian
etnikan individuecon,
- entrepreni kulturan kaj distran agadon por la membroj.
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-01-11