po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

La vilaĝo Lubiechów [legu: Lubjehuv] (germ. Liebichau), nun la parto de Wałbrzych, ankoraŭ en la XX jarcento estis memstara vilaĝo kaj ĝia historio estis ligita kun la kastelo Książ kaj ĝiaj posedintoj. Lubiechów estis aĉetita en XVI j.c. fare de princo Conrad von Hochberg. En la fino de la XIX j.c. naskiĝis la ideo konstrui t.n. “vintran ĝardenon” alinome “palmejon”. Tiutempe tio estis tasko ege multekosta kaj laborpena (ĝi kostis 7 mln da markoj en oro !!). Kiel kutime, la kaŭzinto de la “tumulto” pri la investo estis virino (ja kiu alia povus tiel “dreni” la poŝon de sia amata edzo) Maria Theresa von Pless (Mary Theresa Olivia Cornwallis-West) nomata Daisy. Ni aldonu, ke la malfeliĉulo estis Henriko la XV-a von Pless, mastro en la kasteloj Książ kaj Pszczyna, la lasta posedanto de Książ. La princino estis anglino devene kaj enuiĝis “ĝismorte” en Germanio, kaj ĉar angloj estas garden-amantoj, ŝi tentis Henrikon fondi tiun.

La ideo konstrui palmejon ne estis nova. Jam multe pli frue ekzistis plantvarmejoj mezepokaj kaj vera modo por similaj objektoj sekvis dum XIX j.c. De plantvarmejoj kaj forcejoj ĝi diferenciĝis funkcie. Palmejoj estis ne nur por doni estetikajn impresojn. En tiuj objektoj ofte okazis koncertoj, dancoj, ktp.

Tamen tiutempe la palmejo en Lubiechów, konstruata de 1911 gis 1913 estis objekto impona, altega (la kupolo estas 15 m alta) kaj la interno estas pavimita per lafo el vulkano Etna en Sicilio. Apud la palmejo ekzistis japana ĝardeno, rosario, frukt-legoma ĝardeno kaj tereno dediĉita por kulturi arbustojn. Post fino de la konstruado, al Lubiechów oni venigis ĉ. 80 speciojn de vegetaĵoj, kaj inter ili jam altkreskajn daktilajn palmojn, kiujn ĝis nun oni povas admiri en la ĉefa vestiblo. Iom poste oni lokiĝis aliajn specimenojn, inter ili estis la “imperiestrino” de palmoj - Howea Forsteriana. Dum la dua mondmilito, la princo Henriko estis konsiderita kiel “malamiko de Tria Germana Regno” (li agadis en antinazia movado) kaj ambaŭ la kastelo kaj palmejo fariĝis akiraĵo de nazioj. Tiam la palmejo estis fariĝonta la ripozloko de führer (gvidanto de la “Tria Germana Regno”) kaj de liaj gastoj.

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2008-01-09