La kapelo estas unu el plej grandaj kuriozaĵoj en Pollando, kaj unu el nur tri tiaj kapeloj en la mondo. Tiun unikan verkon de religia kulturo oni dediĉis al la morto. Murojn kaj volbon de la kapelo kovras homaj restaĵoj - veraj kranioj kaj ostoj de homoj, kiuj mortis dum epidemio de ĥolero kaj dum sileziaj militoj. En la kapelo oni vidas restaĵojn de 3000 da homoj, sube oni staplis restaĵojn de 21 miloj da homoj.
En la mastrumejo de gesinjoroj Gorczyński en Czermna, oni povas konatiĝi kun la metioj de forĝisto, muelisto kaj potisto. Ĉi-tie oni povas trovi originalan lignan ventmuelilon kaj ankaŭ malgrandan bestĝardenon kun strutoj, fazanoj kaj dekoraciaj koketoj.
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-01-15