Kudowa Zdrój estas unu el la plej malnovaj kuraclokoj de Eŭropo situita ĉe Tabla Montaro (370-420 metrojn super marnivelo). Tiu ĉarma anguleto de Kłodzko-regiono havas riĉan tradicion. La atrakciecon de la regiono plipotencigas pitoreskaj pejzaĝoj, ŝanĝiĝantaj laŭ alteco, multaj mineralakvaj fontoj, riĉeco de valoj, mont- kaj rokformoj. La promenvojoj kaj turismaj itineroj instigas al vagado tra ĉirkaŭaj montetoj.
Kvieta pejzaĝo kaj milda klimato pozitive influas la animstaton kaj donas multajn bonimpresojn.
Unuaj sciigoj pri la urbo devenas de dekkvina jarcento kaj pri mineralakvaj fontoj de 1580 jaro.
En la jaro 1636 oni konstruis la unuajn ban-instalaĵojn. Poste sekvis plikonstruado de kuracaj kaj sanatoriaj objektoj. Efektiva disvolvo de Kudowa, kiel kuracloko datiĝas ekde 1905 jaro, kiam ĝi ricevis fervojan kunligon kun Kłodzko. Tiam oni konstruis ankaŭ Kurac-domon.
En la intermilita periodo ĝi estis unu el la plej grandaj sudetaj kuraclokoj. Estis tie multaj eminentaj gastoj, inter ili Winston Churchill.
Troviĝas tie naŭ mineralakvaj fontoj i.a. „Moniuszko”, „Śniadecki” kaj „Marchlewski”.
Oni kuracas tie malsanojn de sangocirkulado, sangokreado, digestado kaj neŭrozon.
Ĉe Parka Monto situas centra kaj plej grava loko en Kudowa - Kuraca Parko, fondita en la XVIII jc. laŭ modelo de anglaj parkoj. Enirejo al la parko estas kaskado de ŝtonŝtuparo.
En la parko estas trinkejo de minerala akvo kunligita kun koncerta salono. Internon de ĉi-tiu rotondo ornamas bildoj de A. von Molmar. En la parko troviĝas „Teatrejo sub Lado”- secesia promenhalo utiligita nuntempe por artprezentadoj.
Arboprovizon konsistigas konataj arbospecoj kaj ankaŭ ekzotikaj arb-ekzempleroj: agavoj, kaktoj, opuntioj, dracenoj kaj saguarboj.
Parko estas bonega ripozloko, enklavo de silento kaj kvieto.
En la urbo kaj en ĉirkaŭaĵo troviĝas vizitindaj lokoj.
La unua en Pollando Muzeo de Rano, malfermita en 2002. Ĝi funkcias ĉe la direkcio de la Nacia Parko de Tablaj Montoj. La muzeo estis kreita por ekspozicii objektojn de ĉiutaga uzo, ligitaj iamaniere kun imago de reptilio ( precipe kun rano ). La muzeo posedas kolekton de pli ol 3000 eksponaĵoj devenantaj el 20 landoj kaj 6 kontinentoj.
La muzeo funkcias de lundo ĝis vendredo en la horoj 9:00-17:00, sabate kaj dimanĉe en la horoj 9:00-13:00 . Eniro senpaga.
Muzeo de ludiloj „Bajka” (Fabelo) kiu situas ĉe la strato Zdrojowa 41. Tie oni povas rigardi ludilojn devenantaj de la XIX-a kaj XX-a jarcentoj, faritaj i.a. de ligno, argilo, porcelano, lado, stano, giso . La muzeo funkcias ĉiutage en la horoj 10:00-16:00. Biletoj kostas 3-5 zlotojn.
Fonteto de Maria kaj kapeleto de 1883 j. en Zielona Dolina (Verda Valo), kien gvidas la blua itinero el Kudowa. Akvon de la fonto oni opinias kuraca.
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-01-15