La feriantoj loĝis en ripozdomo „Agat” (str. Słowackiego 14), bele situita en
trankvila anguleto, kaj samtempe tre proksime al centro de kuracejo.
La ripozejo ofertas ĉirkaŭ 50 lokojn en la ĉambroj kun duŝejoj (plimulto ankaŭ
kun balkonoj), lokon por ĝojfajro, sekuran parkejon.
„Agat”-a kuirejo disponigas bongustan manĝaĵon.
En la programo de la feriado oni antaŭvidis:
- lingvo-kursojn por komencantoj kaj por progresantoj (la lastan gvidis eminenta
esperantistino el Toruń - Teresa Nemere)
- seminarion pri juda kulturo, kiun gvidis Tomasz Chmielik
- atrakciajn ekskursojn al proksima Tabla Montaro - en Pollando kaj en Ĉehio – inter alie al tn. Rokaj Urboj (Skalne Mesta)
- aŭtoĉaran ekskurson al tn. Safari-parko en Dvur Kralove
- viziton al Międzygórze (lulilo de Esperanto-Feriadoj), organizitaj ĉiujare, fare de vroclavaj esperantistoj ekde 1965-a jaro
- komunan kantadon, dancadon kaj ĝojfajron
- jogo-ekzercadon (por volontuloj)
- lokajn atrakciojn, i.a. koncertojn en kuracdomo kaj akvaparkon
- eblecon profiti la kuracprocedojn
Iom pli:
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-02-13