Książ [legu: ksjonĵ], (germane: Fürstenstein, Frstenberg, Vorstinburg, Vorstenberech, Wistenberch) – la tria laŭ grandeco - kastelo en Pollando (post la kastelo en Malborko kaj la reĝa palaco en Varsovio) situita en limoj de Wałbrzych [legu: Vaŭbĵiĥ]. Nomata Perlo de Suba Silezio, estas unu el elementoj de Vojo de Piastaj Kasteloj. Al negranda parto de la palaca komplekso estas vizitebla, en tio troviĝanta en la centra parto – piasta kastelo.
La giganton oni ekkonstruis verŝajne ĉ. 1288 jaro dum dominado de Bolko I en Świdnica kiu translokiĝis la kortegon al Książ el Lwówek.
Kiam sudetaj kasteloj perdis sian defendan sencon, oni ekis redonadi ilin en manojn de kavaliraj gentoj. En XIV j.c. ankaŭ la fortreson de Książ oni donis en privatajn manojn kaj kiel multaj aliaj, ĝi iĝis sidejo de dorlotaj kavaliroj-rabistoj. Tiu stato daŭris ĝis 1509 j. kiam la objekton oni donis en manojn de Hoberg gento, konata poste kiel Hochberg. En manoj de Hochbergoj, Książ kun grandegaj heredaĵoj restis ĝis la dua mondmilito, kiam ĝi estis rekvirita de nazistoj.
Dum la tempo de Hochbergoj okazis multaj alikonstruoj kaj plukonstruoj de palaca komplekso. La plej grandan signon en hodiaŭa aspekto de la sidejo, stampis baroko (XVIII j.c.), Dum tiu periodo oni markis kastelajn ĝardenojn kaj Książ fariĝis vere magnata rezidejo. La ora periodo en historio de Książ estis sendube XIX j.c. La ĉirkaŭaĵoj de la kastelo faiĝis tiam granda romantika spaca establo. Ekaperis tiam la famaj staloj kaj parkaj konstruaĵoj. En Książ gastadis aristokratoj kaj eŭropaj suverenoj (i.a. rusa caro Nikolao I kaj prusa reĝo Frideriko Vilhelmo III).
Meze de la XX j.c., kiam Johano Henriko X Hochenberg el Książ ricevis posedaĵon de nevo el Pszczyna, heredantoj komencis nomi sin von Pless (de Pszczyna) ĉar la kortego en Pszczyna kosideratis kiel pli klera kaj intelekta. Kiam en 1891 j. sekva Johano Henriko (ĉifoje XV) forveturis kiel juna diplomato al Anglio kaj alportis de tie belegan 18-jaran edzinon, interplektis tiel kun Książ kaj ĉirkaŭaĵoj, sorton de neordinara Daisy.
trad. Sebastian Cyprych, korekt. Bogdan Dembiec
La kastelo "Książ" (Schloss "Fürstenstein")
El la historio de la kastelo "Książ"
La kastelo "Książ" ravas ĉiun vizitanton. Tiu giganta konstruaĵo (la tria laŭ la grandeco en Pollando) situas 10 km for de urbocentro de Wałbrzych en sudokcidenta parto de Pollando. Oni konstruis ĝin en arbaro sur kolosa roko, kiun de tri flankoj ĉirkaŭas la profunda arbara ravino de la rivero Pełcznica.
Princo Bolko la unua el familia linio de la pola Piast-dinastio de Świdnica fondis ĉi tiun fortikan kastelon en la jaroj 1288-1291. Ĝi havis la taskon protekti la vojojn uzataj tiutempe de komercistoj. Ĉi tie estis trairanta tiel nomata "sukcena vojo" el Italio al Balta Maro.
Bolko la unua, kiu regis en Świdnica, nomis sin mem princo de Silezio kaj suvereno de la kastelo "Książ". Post la morto de lia nepo Bolko la dua (1368), la pola reĝo Kazimiro la Granda donis la vastan princlandon Świdnica-Jawor al bohemia dinastio de Luksemburgoj (pro la antaŭa ced-kontrakto )
Dum la husajHus-militoj ofte loĝis en la kastelo armitaj taĉmentoj. En la ĉirkaŭaĵo okazis multaj sangaj bataloj. Kiam Georgo el Podiebrado (origine Jiři z Poděbrad ) estis elektita bohemia reĝo, oni nomis la kastelon - ŝlosilo al Silezio. Pli poste la kastelo estis okupita fare de hungara armeo sub la komando de la reĝo Matiaso Korvin.
En la jaro 1509 la kastelon kun ĝiaj propraĵoj transprenis la familio Hoberg veninta el Meissen. Poste la familio ŝanĝis la nomon je Hochberg. En iliaj manoj la kastelo restis jam ĝis la dua mondmilito.
Dum la 30-jara milito (1618-1648) defendantoj de la kastelo ofte rebatis per kanonoj la atakojn de fremdaj trupoj. En la muroj de la fortikaĵo troviĝis svedaj kaj saksaj trupoj. Pro la militaj teruraĵoj kaj pro la epidemio la loĝantoj fuĝis en arbaron.
Post la 30-jara milito la posedantoj de la kastelo ricevis de la imperiestro Ferdinando la titolon "grafo de la Germana Regno". La regno-grafoj kun subteno de prusa reĝo ŝanĝis heredostatuson de "Książ" al Majorato (1772) Ekde tiu tempo oni plukonstruadis la kastelon kaj la regiono konsiderinde disvolviĝis. Hochbergoj fariĝis posedantoj de karbominejoj. Oni venigis 5000 karboministojn el Saksio kaj oni komencis koaksigi la karbon. La 15-an de majo 1807 en la ĉirkaŭaĵo de la kastelo, francaj kaj polaj militistaj trupoj venkis kaj dispelis prusajn taĉmentojn. En la mezo de la 19-a jarcento, post kiam famiĝis la banloko Szczawno (Salzbrunn), kiu apartenis al la familio Hochberg, en la kastelo ofte loĝis kronitaj regantoj el Eŭropo kiel ekzemple la rusa caro Nikolao kun sia edzino.
En la jaroj 1909-1911 okaze de la vizito de la imperiestro Wilhelmo la Unua oni konstruis en Szczawno hotelon "Grand" (la nuna sanatorio).
En la jaro 1846 la posedantoj de Pszczyna en Supra Silezio donacis sian princlandon al sia nevo el Książ. Tiamaniere ĉiu majoratestro de la posedaĵo ricevis la titolon de princo. La unuigita princlando Pszczyna kun familia propraĵo Książ ampleksis tiam pli ol 400 kvadrataj metroj de tero kaj multnombrajn industriajn objektojn.
Kelkan tempon antaŭ eksplodo de la dua mondmilito la lasta posedanto de la kastelo fuĝis al Anglio. La kastela komplekso estis konfiskita.
Dum la dua mondmilito pri la kastelo "okupiĝis" organizaĵo Todt. Oni detruis altvalorajn elementojn kaj oni komencis prepari kvartiron por la germana armeo. En la subterejo (sub la kastela korto ) en la profundo de 50 m oni konstruis bunkron, kiu estis farita en la roko Laboris tie militkaptitoj el proksima koncentrejo Gross Rosen. Poste en tiu loko oni instalis sismologian stacion.
Post la dua mondmilito oni komencis rekonstrui la kastelon, kiu ekde 1970 jaro estas disponigita al turistoj por vizitado. Dum sep jarcentoj de la ekzisto la kastelo estis kelkfoje plivastigita kaj alikonstruita de romantika ĝis baroka kaj renesanca stiloj.
Ĝis nun konserviĝis la plej malnova parto de la kastelo el la 13-a jarcento, videbla de la orienta flanko. Ĉi tiu fascina konstruaĵo kaj ĝia rava situo kaŭzis sennombrajn literaturajn priskribojn. Interesan taglibron pri la kastelo postlasis la princino Maria Theresa Olivia Hochberg von Pless alie nomata princino Daisy.
Ŝi devenis el Anglio kaj estis edziniĝinta al la lasta posedanto de Książ, princo Hans Heinrich la 15-a. La kastelo kiu komence havis defendan karakteron transformiĝis dum la antaŭa jarcento kaj fariĝis unu el la plej grandaj kaj plej belaj palacoj en Eŭropo.
Konserviĝis ĝia defenda turo. Ĝiaj fortaj ŝtonaj muroj kontrastas kun la ceteraj elementoj de la konstruaĵo.
La unua granda alikonstruo de la kastelo sekvis en la jaroj 1548-59. La kastelo estis konstruita komence en gotika stilo, sed dum la alikonstruo oni aldonis la muron en renesanca stilo. La malnova muro estas videbla en meza parto de la kastelo.
En 1646 jaro estis ruinigitaj defendaj muroj kaj en la 18-a jarcento, kiam sekvis modo pri romantikismo, oni fondis ĝardenojn, kiuj estis plenaj de rozpergoloj kaj skulptaĵoj. En la jaroj 1722-37 ĉe la orienta parto estis aldone konstruita palaca parto, tipa por la baroka periodo. Ĝi estis impona konstruaĵo kun parada enirejo. Interne sur la unua etaĝo estas aparte rimarkinda riĉe ornamita ĉambrego nomita Maksimiliana Salonego, plena de ornamaĵoj kiel ekzemple ducentjaraj alegoriaj plafonpentraĵoj de Felix Anton Scheffler el Prago.
Imprese efikas okcidenta parto de la kastelo kun ĝiaj 2 turoj. Tiu ĉi parto estis konstruita en en la jaroj 1908-1923 en novrenesanca stilo. Belegaj estas la terasoj, kies konstruadon oni komencis jam en la 17-a jarcento. Ili estas: La Pluva Teraso kun pluva turo ĉe angulo, La Teraso de la Diino Flora, La Kaŝtana kaj Nuksa Terasoj. Sur la akva teraso estas 27 fontanoj kun rozoj volviĝantaj ĉirkaŭ la pergoloj, mitologiaj skulptaĵoj kaj kaskada fontano.
La 22-hektara parko estas dendrologia rezervejo kun multaj imponaj tilioj, kverkoj kaj centjaraj rododendronoj kaj azalioj, bele florantaj en printempo.
Ekde 1986 jaro en la kastelo funkcias Centro de Kulturo kaj Arto, popularigas nuntempan kulturon, aranĝante ekspoziciojn de pentraĵoj kaj de skulptaĵoj. En la kastelo oni povas partopreni en diversaj kulturaj aranĝoj; inter alie en trarigardoj de folkloraj ensembloj, koncertoj ktp.
La kastelo posedas propran hotelon kaj restoracion. En reprezentaj salonegoj oni aranĝas landajn kaj internaciajn kongresojn kaj konferencojn. Ĉi tie oni povas trankvile kaj komforte ripozi.
300 metrojn for de la kastelo troviĝas ĉevalbredejo fondita en 1820 jaro. Oni organizas tie feriadojn por ĉevalrajdantoj kaj ankaŭ ĉevalkonkursojn, kiuj havas multajn ŝatantojn. Okazas ĉi tie internaciaj ĉevalaŭkcioj.
Oni praktikas en Książ ankaŭ maloftan sportbranĉon, tio estas konkursan veturadon per kaleŝoj.
En oranĝerio de Lubiechów, 1 km for de la kastelo, oni povas admiri ekzotajn plantojn. Sub la tropikaj palmoj oni povas trinki kafon, aŭskulti kaj admiri lumigitan kaskadan fontanon.
Proksime al la kastelo t.e. en distanco de 5 km estas situita la banloko Szczawno-Zdrój, kie en sanatorioj oni povas kuraci 5000 personojn en la sama tempo. La mineralaj akvoj de Szczawno estas utilaj en kuracado de renoj kaj astmo.
prilaboris: Elżbieta Stańkowska, korekto – Bogdan Dembiec
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-09-15