po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Świdnica (Svidnica) situas en sud-okcidenta Pollando en Malsupra Silezio ce autososeo A4, 50 km de Vroclavo.

Świdnica estas pli ol 700-jara historia komercista urbo, unu el la cefurboj de iama Svidnica Javora dukejo kaj nun urbo kun 61 000 da logantoj, rica kulturo kaj evoluanta ekonomio.

Gi estas la urbo kun specifa, kompakta domsituado kies kernon kreas malnova urbo, iniciatita en mezepoko kaj formigata dum sekvaj jarcentoj. La centron kaj periferiojn de la urbo cirkauas 11 pitoreskaj parkoj kreitaj cefe super XVII jarcentaj fortikajoj.

Historio

Pratempoj

La avantagaj naturaj kondicoj kaj oportuna situo kauzis, ke cirkauajoj de Świdnica estis setlita jam dum la neolitiko (4500-1800 a.K). Dum la arkeologiaj laboroj en Świdnica oni malkovris la spurojn de la ekzistinta tie setlejo influita de la soraba kulturo, do el la periodo 1200-300 jarojn antau nia erao. Post la periodo de granda popolmigrado vivis tie la tribo Ślężanie. Cirkau la 990-a jaro la tereno estis enkorpigita en Pollandon fare de la pola Piast-dinastia princo Mieszko la 1-a.

Piasta periodo (990-1392)

Świdnica estis unuafoje menciita kiel urbo (civitas) en dokumento de 1267 j. Ne estas konata lokiga dokumento, tamen oni supozas ke Świdnica akiris la urborajtojn c. 1250 j. Dum tiu periodo Świdnica apartenis al vroclava princlando. Guste la vroclava princo Henriko IV nomata Justa, donis al la urbo du privilegiojn kiuj permesis al gia rapida evoluo. La unua estis tiu pri la vendado de la barela biero kaj vino (1278 j.) kaj la dua estis la mejloprivilegio (1285), baze de kiu en la cirkauajo de 7 mejloj for de la urbo nur la metiistoj el Świdnica rajtis eklogi, konstrui kaj gvidi drinkgastejojn. Post la senida morto de Henriko IV, Świdnica kun parto de la vroclava princlando heredigas en 1290 j. al Bolko I Severa kiu donis al la urbo rangon de princa cefurbo. La princo farigis la prapatro de piastdinastio de Świdnica.

Je la komenco de XIV j.c. la urbo jam havis defendmurojn kun ses pordegoj, paroĥan preĝejon kaj du klostrojn. En 1285 j. en Świdnica jam funkciis gildoj de bakistoj, teksistoj, potistoj, ŝuistoj, peltistoj kaj tajloroj. En 1308 j., sep jarojn post la morto de sia patro, la tuton de regopovo transprenis la plej aĝa filo de Bolko la I – Bernardo. Tamen, havante du fratojn, li devis dividi la princlandon je tri partoj. La landojn denove parte kunigis, kaj poste multe pligrandigis, lia filo Bolko II la Eta, reganta de 1326 ĝis 1368. Je la fino de sia regado, li estis la plej potenca suvereno de la regiono de Silezio kaj landoj de Świdnica-Jawor princlando etendiĝis de Dzierżoniów kaj Niemcza ĝis Łużyce (Luzacio).

En 1353 j. Bolko II subskribis kun la ĉeĥa reĝo Karlo Luksemburg heredotraktaton pro kies rezulto, la Świdnica-Jawor princlando, post morto de vidvino de Bolko II – Agnesa, transiris sub ĉeĥan dominadon.

Preskaŭ precize centjara periodo de regado de Piast-dinastiaj princoj de Świdnica estis por la urbo periodo de rapida evoluo. Świdnica vaste famis pro produktado de bonega biero, drapoj kaj tranĉiloj. La urbon administris konsilantaro kies estro estis la urbestro.

Ne ĉiam tamen ĉio prosperis – la vivkuron perturbadis grandegaj plagoj (dum la incendio en 1313 j. forbruliĝis la tuta urbo krom du preĝejoj), popolaj ribeloj kaj militoj. Malgraŭ la malfeliĉoj la urbo evoluis kaj pligrandigadis sian gravecon. Je la fino de XIV j.c. ĝi havis ĉ. 6000 da loĝantoj.

Antikvaĵoj de Świdnica

Pacpreĝejo je la nomo de Sankta Triuno

La plej valora antikvaĵo de religia, protestanta arto en Silezio, taksata kiel la plej granda ligna preĝejo en Eŭropo, troviĝanta sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO. La originala baroka stilo de la sanktejo kontrastas kun tipe severa karaktero de la protestantaj preĝejoj. Apartan atenton meritas barokaj ornamelementoj de la ĉefalataro, predikejoj, granda kaj malgrandaj orgeninstrumentoj kaj loĝioj ĉirkaŭantaj interne la murojn.

La katedralo je la nomo de sanktaj Stanislo kaj Vaclavo

En sia ĉefa formo, la konstruaĵo estas gotika. La preĝejo havas duan laŭ alteco turon en Malsupra Silezio kaj la trian en Pollando. Baroka interno devenas de XVII kaj XVIII j.c. Al la plej gravaj ornamelementoj apartenas: altaro de Ekdormo de Sankta Virgulino de 1492 j., koruso de Kongregacio de Sankta Maria Virgulino nomata ankaŭ Koruso de Burĝoj de 1468 j. kun riĉa malfrugotika ornamo kaj la ĉefaltaro de 1694 j. laŭ modelo de altaro de pariza preĝejo Val De Grace.

La urbodomo

Jam en 1291 j. aperis la unua mencio pri la komerca domo staranta meze de foirplaco. En 1330 j. jam funkciis kelo kun magazeno de vino kaj masonitaj butikoj de drapistoj kaj ŝuistoj. Ses jarojn poste, la Urbokonsilantaro kunsidinta en la komerca domo, decidis lokigi sian sidejon en unuan etaĝon, kio signifas, ke la konstruaĵo estis almenaŭ duetaĝa.

La urbodomo kaj ĝia turo estis simbolo de urba sendependeco. Parto de esploristoj opinias ke la turo estis konstruita nur en 1377 j. okaze de la foraĉeto de la tuta distrikto fare de la urbo. Tamen al plej novaj esploroj de la turfundamentoj ŝajnigas, ke la turo estas ĉ. 100 jarojn malpli nova ol ĝisnune oni opiniis. Estas certa , ke dum la incindiego en 1393 j. la turo estis preskaŭ tute detruita. Oni rekonstruis ĝin nur en 1450 j. En 1528 j. la sekva incendio detruis la turon ĝis ĝia fundamento. Oni rekonstruis ĝin iom pli rapide ol antaŭe ĉar post dudek jaroj. Post la sekvaj sep jaroj, oni instalis la horloĝon. La malfacilan tempon de la tridekjara milito, la turo konserviĝis feliĉe. Nur incendiego de la urbo en 1716 j. faris sekvan ruinigon. La rekonstruon oni faris en rekorda tempo ĉar jam je la fino de la sekva jaro staris nova turo kun sonoriloj kaj horloĝo. La sekvan detruon alportis la sepjara milito. En 1757 j. dum Aŭstria bombardado de la urbo, cela trafo faligis la pinton ĝis la la alteco de horloĝo. Dum farata sep jarojn poste rekonstruo, oni sekvis la modelon de turo de la paroĥa preĝejo. En tiu stato la turo staris dum daŭro de 202 jaroj / La 5-an de januaro 1967, dekonstruaj laboroj ĉirkaŭ la turo kaŭzis rompon de ĝia konstruo kaj je la 15:16 la turo disfaliĝis.

La kolono de Sankta Triuno ce la urboplaco

La baroka kolono de Sankta Triuno farita de ruĝa grejso. La statuo de anonima kreinto estis fondita en 1693 j. de Świdnica-Jawora starosto Joachim von Sinzendorf.

Komplekso de skulptaĵoj ĉe la urboplaco

Dekoracio de la urboplaco de Świdnica estas verkoj de loka artisto Georgo Leonardo Weber kreanta ĉe la turnopunkto de XVII kaj XVIII j.c. Ili estas statuoj de sanktaj Floriano kaj Johano Nepomuceno starantaj en anguloj de mezplaca bloko kaj mitologiaj figuroj de Atlaso kaj Neptuno ornamantaj du fontanoj.

Fortikaĵoj

Grava elemento de mezepoka urbo estis defendomuroj. Fortikigadon de Świdnica per ŝtona muro oni komencis plej verŝajne en la dua duono de XIII j.c. La dokumento de vroclava princo Henriko Probus el 1285 j. malpermesas al judoj el Świdnica okupiĝi pri io ajn alia krom konstruado kaj gardado de urbaj muroj. La fortikigaj laboroj daŭris dum tutaj XIV kaj XV jarcentoj, i.a. en 1486 j. oni komencis konstruon de la tria zono de muroj ekipitaj per multaj turoj.

El la fortikaĵoj restis nemalmulte da elementoj. Precipe la subteraj objektoj ne estis malkonstruitaj – oni simple ilin superŝutis. El konservitaj objektoj, plej multe impresas kazemato komunikacia de interna remparo laŭlonge de la paroĥa preĝejo. Konservita en ideala stato estas la parto 260 m longa. Konserviĝis ankaŭ la ekstera kazemato de Brama Witoszowska (Pordego de Witoszów).

Muzeo de malnova komercmetio

Ĝi ekestis en 1967 j. en la urbodomo, rilate al komerca tradicio de la urbo. La konstantaj ekspozicioj prezentas aspekton de malnovaj: taverno, apoteko, pesildomo, mezurofico kaj kasojn, etiketojn, monon, pezilojn kaj mezurilojn.

Muzeo de armiloj kaj militaĵoj

Ĝi troviĝas en subteraĵo de XVIII jarcenta ĉefa remparo de Świdnica-fortreso. Oni povas tie rigardi kolektojn de pafarmiloj, mitraloj, grandkalibraj pafiloj kaj ankaŭ peza ilaron de XIX kaj XX j.c.

Esperanto en tiu regiono

La dokumentoj pri historio de Esperanto en Świdnica datiĝas de 1909 jaro kiam post la kurso de d-ro Stolper, la kursanoj fondis 30-personan grupon. Ekzistis tiam pli ol 50 esperantistoj en la urbo kiuj multe aktivis i.a. en tiea komerca ĉambro kiu decidis ke „ĝi (la ĉambro) opinias atinginda kaj necesa ĝian (de lingvo Esperanto) plian enkondukon kaj aplikadon ankaŭ en la komercaj kaj fremdaj rilatoj de nia regiono” (el „Germana Esperantisto”, Junio/Julio 1909).

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2008-01-09