:2012.12.06-07
Silezia Esperanto-Asocio invitas al festado de 125-jariĝo de Esperanto kiu
okazos de 6 ĝis 7 de decembro en Varovio kaj al Tagoj de Esperanto kiuj okazos
en Bjalistoko de 7 ĝis 9 de decembro 2012.
Elŝutebla programo.
:2012.12
Silezia Esperanto Asocio invitas al kursoj de internacia lingvo Esperanto
por ĉiu, sendepende de la aĝo.
La plena baza kurso 2-semestra (decembro 2011 - julio 2012) komenciĝas
1-an de decembro 2011 je la 17:30.
Lecionoj okazos unufoje semajne en la klubejo ĉe Dubois strato 3/1 en Vroclavo.
Ni rekomendas ankaŭ paroligaj renkontiĝoj en Fervojista Klubejo en Świebocki
stacidomo, ĉiun merkredon je 17:00.
Al la lernantoj ni proponas ankaŭ senpagajn aŭ malmultekostajn eksterlandajn
ekskursojn lingvajn-kulturajn kaj eblecon ricevi ateston priskribantan nivelon
de lingvokono laŭ Eŭropa Referenckadro.
Informoj: vroclavo@poczta.onet.pl
tel.: +48 (71) 3296954
- 2012.08
-
Okaze de la jubilea, 125-jara ekzisto de Esperanto kaj 100-a datreveno
de restado de L. L. Zamenhof en Bad Salzbrunn, Silezia Esperanto-Asocio
organizis jam la lastan, jubilean
45-a Internacia Esperanto-Feriadon
en Szczawno Zdrój.
Inkluzite: Festivalo de Esperantaj Filmoj, koncerto de JoMo, abunda turisma
programo.
- 2012.05.11
-
Okazis renkotno kun Etsuo Miyoshi – japana
esperantisto kaj filantropo. Titolo de la renkonto: "Ĉu vi akceptas lingvan
malegalecon?"
- 2012.04
-
Silezia Esperanto Asocio estis kunorganizanto de konkurso "Pri kio revas
arboj". Pli da informoj troviĝas
tie.
- 2011.08.06 - 14
-
Estimataj Gesinjoroj, Karaj Samideanoj
Silezia Esperanto-Asocio organizis
44-a Internacian Esperanto-Feriadon kaj samtempe
2-a Filman Esperantisto-Feriadon kiu okazis 6a - 14a de aŭgusto 2011.
Dum la restado ni ofertis:
- lingvokursojn por komencantoj kaj progresantoj,
- atrakciajn turismajn ekskursojn,
- komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn,
- lokajn atrakciojn, i.a. koncertojn en kuracdomo, dancadojn en kafejoj,
- eblecon profiti la kuracprocedojn,
- filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński,
- sanktan meson en Esperanto.
Legu pli tie.
- 2011.03.08
-
Okazis renkontiĝo kiu okazos 8-an de marto 2011 je la
18:00, dum kiu ni volus pripensi la nunan situacion de nia Asocio kaj honori
virinojn dum "ilia" festo, kaj dece fini la karnavalon.
- 2010.12.31
-
Novjara balo.
- 2010.12.15 18:00
-
Zamenhof-tago – Teatraĵo "Doktoro Esperanto" de Mario Miglucci fare de Helena
Biskup el Sztum en pola lingvo (Klub Muzyki i Literatury, pl. Koścuszki 9).
Poste okazis koncerto de Joanna Lisiecka kaj Sławomir Owczarzak.
- 2010.12.11
-
La dua renkontiĝo de saksaj kaj vroclavaj esperantistoj en Gorlico. En
program: intensiva kurso de Esperanto fare de Benito Philippe kaj promeno tra
la urbo, vizito de kristnaska merkato.
- 2010.11.28 16:00
-
Esperanta Sankta Meso.
- 2010.11.11 - 14
-
GRUPE en Gliwice
- 2010.10.24 16:00
-
Esperanta Sankta Meso.
- 2010.10.16
-
vizito en Marcinowo apud Trzebnica por festi jubileon de folklora grupo
"Marciny". Renkontiĝo ĉe muziko kaj brulŝtiparo.
- 2010.10.16 - 17
-
Esperanta preĝ-tago en Częstochowa
- 2010.10.09 - 10
-
Akceptado de SEA-anoj el Kalisz en Vroclavo (promenado tra la urbo,
spektado de ekspozicio "Solidarni", renkontiĝo en klubejo, vroclava fontano);
dimanĉe – vizito en Botanika Ĝardeno.
- 2010.09.24 - 26
-
ARKONES - Poznań.
Fotoj videblaj ĉe
[Boguś http://www.facebook.com/photo.php?pid=184505&id=100000893431370&ref=fbx_album#!/album.php?aid=28039&id=100000893431370],
[Mirka http://www.facebook.com/album.php?aid=32297&id=100000196896581#!/album.php?aid=33725&id=100000623403639]
kaj Asia.
- 2010.08.21 - 28
-
77-a Itala Esperanto-Kongreso - Lignano Sabbiadoro.
Vidu fotojn ĉe [albumoj de Mirka http://www.facebook.com/home.php?#!/album.php?aid=23042&id=100000623403639]
kaj de Joanna.
- 2010.07.24 - 2010.08.01
-
Okazis 43-a Internacia Esperanto-Feriado (alinome: 1-a Filma Esperanta Feriado).
Vidu pliajn informojn tie.
- 2010.07.07 - 10
-
GES (Grandpolia Esperanto-Somero) - Wągrowiec.
fotoj estas videblaj ĉe [Mirka http://www.facebook.com/album.php?aid=32297&id=100000196896581#!/album.php?aid=18032&id=100000623403639]
kaj [Boguś http://www.facebook.com/home.php?#!/album.php?aid=14708&id=100000893431370].
- 2010.07.01 - 07
-
100-jariĝo de Bjalistoka Esperanto Societo FREŜO - Olsztyn.
Fotoj videblaj ĉe [Boguś http://www.facebook.com/home.php?#!/album.php?aid=14572&id=100000893431370],
Vinga
kaj [Mirka http://www.facebook.com/album.php?aid=32297&id=100000196896581#!/album.php?aid=18032&id=100000623403639].
- 2010.01.16
-
je la 15a horo en la klubejo okazis komuna kantado kaj prezentado de pastoraloj
en Esperanto kaj en pola lingvoj. Pri tin aranĝo zorgas pastro Stanisław
Pawlaczek - sacerdoto de vroclavaj Esperantistoj.
- 2009.12.12
-
Ĉefa Estraro de Silezia Esperanto Asocio havas grandan honoron inviti
ĉiujn Esperantistojn kaj simpatiantojn de Esperanto por la solena
koncerto okaze de 150-naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, kreinto de
Esperanto kaj 100-datreveno de Ivo Lapenna, kiu okazos sabate je la
16.00 horo en Klubo de Muziko kaj Literaturo, ĉe Kościuszki Placo. Dum
la koncerto prezentos sin junaj talentoj - lernantoj kaj studentoj de
vroclavaj muziklernejoj.
- 2009.12.08
-
Marde en La Klubo de Muziko kaj Literaturo en Vroclavo ĉe la placo
Kościuszko je la 17-a horo, okazis renkontiĝo kun vroclava poeto
Stanisław Srokowski, kiu prezentis siajn poeziaĵojn sub la titolo
"Lirikoj" en la lingvoj pola kaj Esperanto.
La versaĵoj estas tradukitaj en Esperanton fare de Andrzej Kraszewski.
- 2009.11.07
-
Okazis Ĝenerala Membrokunveno, dum kiu oni elektis novan
estraron.
- 2009.07.18 - 2009.07.25
-
En Vroclavo okazis
19-a Ekumena Esperanto-Kongreso.
- 2009-07-23
-
Dum la supre menciita kongreso, okazis senpaga koncerto de JoMo -
malferma ankaŭ por nekongresanoj.
- 2008.12.15
-
ĉe vroclava urboplaco oni fondis memortabulon kun jena teksto:
W tej kamienicy 18 marca 1948 r. powstała pierwsza powojenna
polska organizacja esperancka.
En tiu ĉi brikdomo la 18-an de marto de la jaro 1948 formiĝis la
unua postmilita pola Esperantista organizacio
The first post World War II Polish Esperanto organisation was set up in
this building on March 18th, 1948
Utworzyli ją
Organizis ĝin
It was established by
Janina Ende, Stefan Frejtak, Lechosław Gwiazdowski
Stanisław Michalkiewicz, Józef Mielczarek, Eugeniusz Misiurewicz
Ryszard Nowakowski, Bogdan Opolski, Jacek Piątkowski, Urszula Przybyło
Kazimierz Raczko, Zygmunt Sagan, Mieczysław Sambor
- 2008.09.27-28
-
Okazis dutaga ekskurso al Ĉeĥio kaj Germianio organizita far Silezia
Esperanto Asocio
Laŭ la programo oni vizitis Meißen, kaj ties katedralon
el 13a j.c., kastelon de Albrechtsburg de 15a j.c. kaj faman
manufakturo de porcelano el 1708 jaro.
En Freiberg oni vizitis preĝejon de Sankta Maria
kastelon Freudenstein, urboplacojn supran kaj
malsupran kaj Muzeon de Minindustrio.
Sekvis vizitado de Děčín kaj Hřensko en Schrammsteine rokoregiono ĉe la
limo Ĉeĥa-Germana.
POst veturo al Pillnitz apud Dresden (en 19a j.c. ĝi estis la somera
rezidejo de saksaj reĝoj) ĉiuj ĝius promenadon tra la parko.
Suprenveturo per la plej malnova telfero de la mondo (1901 j.) kaj
admirado de panoramo de Dresdeno.
Fotoj rigardeblaj tie.
- 2008.08.02-10
-
Okazis 42a Internacia Esperanto Feriado.
Oni povas legi pli tie.
- 2008.06.07
-
Okazis Esperanta pikniko en Górzyca ĉe nia kolegino Manjo Dembowska.
- 2008.03.18
-
Okaze de 60a datreveno de la fondo de E-organizo post la 2a
mondmilito (legu pli tie,
la Asocio petis permeson la urbestraron meti tabulon sur la domo ĉe
Rynek n-ro 50 en Vroclavo kun la jena teksto:
W tym domu
dnia 18 marca 1948 rok
nasi poprzednicy – pionierzy
utworzyli
pierwszą powojenną
wrocławską organizację esperancką.
WYRAŻAMY IM GŁĘBOKI SZACUNEK
Zarząd Główny
Śląskiego Związku Esperanckiego
Wrocław, 18 marca 2008
En tiu ĉi domo
la tagon 18-an de marto 1948 j.
niaj antaŭuloj - pioniroj
kreis
la unuan postmilitan
vroclavan Esperanto-organizon.
NI ../../EORIMAS AL ILI PROFUNDAN ESTIMON
Ĉefa Estraro
de Silezia Esperanto Asocio
Vroclavo, la 18-an de marto 2008 j.
- 2008.05.01-04
-
Okazis laŭvica Printempa Esperanto Ralio en Brenna.
- 2008.04.12
-
En Klubo de Muziko kaj Literaturo ĉe Kościuszko placo 9 okazis
renkontiĝo okaze de 60-jara jubileo de fondiĝo de unua postmilita
vroclava Esperanto-organizo.
- 2008.04.03
-
Silesia Esperanto Asocio kaj vojaĝoficejo "Alfa-tur" organizis
ekskurson "Berlino nokte".
Legu pli tie.
- 2008.03.07-09
-
Anstataŭ la skolta bivako "Super ĉiaj limoj", okazis skolta renkontiĝo
kaj montara ekskurso al Ślęża. Legu pli tie
- 2008.03.08
-
en la sidejo de Silesia Esperanto Asocio, okaze de Tago de
Virinoj, okazis renkontiĝo dum kiu oni aŭdis ankaŭ prelegon de
Grzegorz Pisarski pri historio de loka E-movado. Ni regalis ankaŭ
skoltojn el Germanujo kaj el Nowa Sól invititaj de
Skolta Esperanto-Ligo.
- 2007.12.15
-
en Vroclavo, en Klubejo de Muziko kaj Literaturo ĉe Kościuszko
placo 9, okazis eksterordinara ĝenerala membrokunveno.
La ununura celo de la kunveno estis atrubui al Prof. Reinhard Selten –
estimata esperantisto, laŭreato de ekonomia Nobel premio (1994) kaj
doktoro honoris causa de Ekonomia Akademio en Vroclavo (1996), titiolon
de honora membro de Silezia Esperanto-Asocio.
Post la kunveno, ni komencis kutimajn celebrojn de tago de Lodoviko
Zamenhof kun invititaj gastoj.
- 2007.10.01
-
Dum sia kunsido, Estraro de Silezia Esperanto-Asocio, decidis krei en la
klubejo Lingvan kaj Genealogian Ret-kafejon. En tiu ĉi entrepeno la
Asocio deziras strikte kunlabori kun anoj de Silezia Genealogia Societo.
Skizon de tiu ĉi projekto oni povas rigardi ĉe
Europonto.
- 2007.09.12
-
Nia TTT-paĝaro ŝanĝiĝis. La ŝanĝo koncernas ne nur aspekton sed pli la
tutan metodon de ĝia kreado:
- oni uzas nur simplajn (kaj tiel uzeblajn ĉe malmultekosta ilaro)
programojn licencataj kiel ĜPL (aŭ OpenSource)
- oni povas ĝin kreadi en kelkaj mastrumsistemoj (almenaŭ en Vindozo,
Linukso kaj Makintoŝa)
- 2007.08.18 - 2007.08.26
-
okazis la 41a Internacia Esperanto Feriado en Szczawno-Zdrój.
legu pli.
- 2007.08.14
-
okazis en la klubejo renkontiĝo kun konata esperantisitno el Toruń -
Teresa Nemere. Tie oni povas rigardi kelkajn fotojn
- 2006.08.16 - 2006.08.26
-
okazis Jubilea 40a Internacia Esperanto-Feriado en Kudowa-Zdrój.
legu pli.
- 2006.05.17 - 2006.05.23
-
Silezia Esperanto-Asocio organizis turistan eskurson
Ĉeĥio ne (tute) konata.
Bedaŭrinde, mankas rememoroj.
- 2006.04.29 - 2006.05.03
-
Silezia Esperanto-Asocio organizis
30an Printempan Esperantan Vetkuron - Rabka 2006.