Chełmiec [legu: Heŭmjec] - la monto alta je 851 m super la marnivelo estas altaĵo de Montoj de Wałbrzych (Mezaj Sudetoj) altisituita apud Wałbrzych.
En 1888 oni konstruis sur ĝia pinto, la panoramturon altan je 22 m (ĝis nun starantan kaj ebligitan por vizitado).
Post la dua mondmilito la konstruaĵon de la panoramturo oni destinis por servi en radiokomunikado kaj en 1973 oni konstruis la telkomunikacian maston je 69 m alta (laŭ aliaj fontoj - 62 m). En 1981 en la turo kaj sur la masto oni konstruis stacion superbruigantan Radion Libera Europo. Aktuale la masto estas uzata de civilaj radio kaj televizio.
Apud la panoramturo staras grandega (35 m alta), lumigita nokte kruco levigita klopode de Socia Kolegio de Krucleviĝo. Ĝia konstruo kaŭzis multajn diskutojn pro la medioprotekto, detruo de natura beleco de la monto, altaj kostoj kaj manko de racionala argumentado por tiu ĉi projekto.
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-01-11