Silezia Esperanto Asocio ebligas lernadon de Esperanta lingvo al ĉiuj dum surloka kurso en la klubejo.
Ni proponas lecionojn unufoje en semajno (merkrede) je la 19:00 horo. Kosto: 5 PLN hore.
Okazas ankaŭ renkontoj de konversacia rondo ĉiun merkredon je 17:00 en fervojista klubejo.
Ĉiuj volontuloj bonvolu kontakti kun ni.
Silezia Esperanto Asocio gvidas ankaŭ korespondajn kursojn por komencantoj kaj progresantoj.
La kurso kostas 60,00 PLN. Oni povas pagi ĝire aŭ kontantaĵe en la sidejo de la asocio.
Ni kore rekomendas plurmedian kurson de Esperanto: Kurso de Esperanto. Ĉi programo estas ankaŭ en pola versio, kaj ĝia uzo estas senpaga.
Ni rekomendas ankaŭ kursoj akireblaj ĉe Lernu! Tieaj kursoj ekzistas en kvar konniveloj, kaj lernanto havas instruiston.
Por personoj kiuj jam majstras la bazon de Esperanta lingvo, ni kore rekomendas kurson "Gerda malaperis" elŝuteblan ankaŭ ĉe Lernu!
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2011-08-31