Krzeszów [legu: Kŝeŝuv] (ĝis 1945 germ. Grüssau) – la vilaĝo situita en Kotlina Krzeszowska (Valo de Krzeszów) en Mezaj Sudetoj super rivero Zadrna ĉe ĝia maldekstra alfluo – Cedron je la 450-470 m super la marnivelo.
En 1242 la princino Anna, vidvino post la Henriko la Pia, fondis en Krzeszów klostron por benediktanoj venigitaj el ĉeĥa Opatovice. Ŝia nepo Bolko I la Severa, tiam princo de Jawor, en 1289 elaĉetis klostrajn posedaĵojn kaj en 1292 fondis abatejon por cistercianoj kiuj venis el Henryków. La abata preĝejo fariĝis maŭzoleo de princoj de Świdnica kaj Jawor. Tie estas entombigitaj Bolko I la Severa, Bernardo el Świdnica, Henriko I el Jawor, Henriko II el Świdnica, Bolko II la Eta kaj laŭ legendo, Bolko III.
Danke al princaj kaj personaj donacoj, la abatejo fariĝis unu el plej grandaj grundposedantoj de la Silezio. La malfacila tempo okazis dum husanaj militoj, dum la 30-jara milito kaj post la sileziaj militoj kiam ĝia tereno troviĝis en la Prusa ŝtato. En 1810 la klostro estis nuligita kaj ĝiajn propraĵojn forprenis la ŝtato. En la jaroj 1919-1945 la klostron administris benediktanoj kaj en 1946 ĝin ekposedis benediktaninoj el Lvov.
La du preĝejoj, la maŭzoleo kaj la klostra parto estas la plej eminenta baroka komplekso en Silezio.
La abata kirko estas unu el plej belaj en la mondo preĝejoj malfrubarokaj.Ĝi estis konstruata de 1728 ĝis 1735. En la ĉefa altaro troviĝas malgranda bildo de Dia Patrino (ikono de Dia Patrino Favora), la plej malnova, ĉar XIII-jarcenta portreto de Dia Patrino en polaj terenoj kaj unu el kvin malnovaj en Eŭropo. Super la altaro estas granda baroka pentraĵo de Petro Brandl prezentanta enĉieligon de Sankta Maria Virgulino kaj statuoj de ĉiuj 9 anĝelaj ĥoroj.
En 1998 la kirka komplekso en Krzeszów je la nomo de Ĉielpreno de Sankta Maria Virgulino estis rangita kiel minora baziliko Nuntempe ĝi estas la plej grava sanktuario de diocezo de Legnica. Ĝi estas enskribota en la liston de la monda kultura heredaĵo de UNESCO.
En la dua kirko je la nomo de Sankta Jozefo, konstruita de 1690 ĝis 1696, troviĝas bela ciklo de freskoj de Mikaelo Willmann – la plej eminenta silezia pentristo de la baroka epoko, nomata “silezia Rembrandt” kaj prezentanta scenojn el la vivo de la sankta familio. Ĝi estas la plej grava verko de tiu ĉi artisto.
En maŭzoleo troviĝas du belaj, gotikaj tombo-monumentoj de Bolko I kaj Bolko II, barokaj statuoj de iliaj edzinoj kaj freskoj de J. W. Neuhertz sur kupoloj.
Enĉirkaŭaĵo troviĝas ankoraŭ 32 kapeloj de kruca vojo kaj t.n. “Betlehemo” tio estas – la palaceto ĉe akvo – la somera abata rezidejo.
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-01-09