po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

La 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazis en Vroclavo de 18a ĝis 25a aŭgusto 2009.

Oficiala paĝaro troviĝas tie.

Oni povas rigardi fotojn de tiu okazaĵo tie.

Pro la supre menciita fakto, en 2009 jaro, ne okazis Internacia Esperanto Feriado.


Jam eblas legi kelkajn artikolojn kun post-kongresaj impresoj:

Porkongresaj informoj

Vroclavo estas bela urbo, tamen dum kelkaj tagoj neeblas viziti ĉion, do oni proponis:

1. Speciale por niaj kongresanoj ni sukcesis akiri liberan eniron al la Botanika Ĝardeno (kontraŭ montro de la kongresa ŝildeto). Malfermita en la horoj 8:00-18:00. Ĝi estis fondita en 1811 sur loko de iamaj fortikaĵoj. Meze troviĝas lageto - restaĵo de iama branĉo de la rivero Odra. Fakoj de la ĝardeno: ornamaj plantoj, arboreto, rokĝardeno, akvaj, kotaj kaj akvariaj plantoj, palmejo, varmodomaj plantoj, kaktokolekto kaj kolekto de rampaj plantoj. Kelkaj opinias, ke vroclava botanika ĝardeno estas la plej bela en la tuta Pollando

2. La Panoramo pri Racławice [racŭavice] (pole: Panorama Racławicka) estas grandega (15 × 120 metrojn) panorama pentraĵo montranta la batalon de Racławice, dum la insurekcio de Kościuszko. La projekto estis konceptita kiel patriotisma honoro al la 100-a datreveno de la pola venko ĉe Racławice, fama epizodo de la insurekcio de Tadeusz Kościuszko, heroa sed sensukcesa klopodo gajni polan sendependecon. La batalo okazis la 4-an de aprilo 1794 inter ribela armeo kun regulaj soldatoj kaj volontulaj kamparanoj (falĉistoj) sub komando de Kościuszko (1746 – 1817) mem kaj rusa armeo sub komando de Generalo Alexander Tormasov. Por nacio kiu perdis sian sendependecon, la memoro de tiu glora venko estis speciale grava. La pentraĵo estis prezentata en la jaroj 1894-1939 en Lvovo kaj post la dua mondmilito kune kun pola loĝantaro de Lvovo venis al Malsupra Silezio. Tamen dum kvardek jaroj la panoramo kuŝis en kelo, ĉar tiamaj regantoj de Pollando ne volis kolerigi siajn rusajn superulojn. Speciale por nia kongreso Ania Skudlarska kaj Russ Williams tradukis gvidtekston kaj nun ekzistas ebleco aŭdi esperantan version de klarigoj, en kazo de nia grupa vizito. Ni mendis por esperanta grupo spektaklon en la tago 23-a de julio (ĵaude) je la 14:30 kaj je la 15:00 se ni bezonos du grupojn. Ni akiris rabatitan bileton por la grupo - 15 zlotojn. Sama bileto ebligas eniron al Nacia Muzeo.

3. Ĝuste nun (de majo ĝis aŭgusto) en Vroclavo okazas impona ekspozicio „Eŭropo nia historio“.Ĝi prezentas historion pri ekesto de la Unuiĝinta Eŭropo ekde 1945 ĝis 2007 j. kaj estas vizitebla en Jarcenta Halo ĉiutage en la horoj 9:00-19:00. Prezoj de biletoj estas jenaj: normala - 12 zlotojn, rabatita - 6 zlotojn, grupa - 5 zlotojn.

4. Vendrede, sabate kaj dimanĉe je la horoj 21:00 kaj 22:00 sur pergolo apud la Jarcenta Halo okazas montro de multrimeda fontano – senpage. Pliajn informojn pri tiuj eventoj vi povos ricevi de Bogdan Dembiec (kongresa numero 171).

5. En nia esperantista klubejo funkcias lingva retkafejo. Tie por kongresanoj ekzistas ebleco rigardi kaj sendi sian retpoŝton. Oni povas ankaŭ konatiĝi kun laborprogramo de la retkafejo, kiu disponas pri multaj lingvaj helpiloj por instruado de Esperanto. Nia klubejo situas ĉe la strato Dubois 3 (nur 800 metrojn for de la kongresejo). La Retkafejo funkcios vendrede la 24-an de julio en la horoj 15:00 ĝis 19:00. En aliaj tagoj laŭ interkonsento.

6. Krom lunda promeno tra la urbo (menciita en kongresa libro) oni proponis aldonan gvidadon tra la Katedrala Insulo fare de sperta ĉiĉerono - la 23-an de julio en la horoj 14:00-15:30 en pola lingvo kaj la 24-an de julio – kun traduko al Esperanto.

7. Dum la kongreso, 23an de julio, okazis ankaŭ koncerto de JoMo - malferma ankaŭ por nekongresanoj.

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2009-12-09