po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Broumov - la urbo fondita en XIII-a jarcento. Plej grava monumento estas benediktana monaĥejo, kiu troviĝas en la centro de malnovurbo. La klostro estis konstruita en la XIV jarcento sur loko de malnova kastelo.

La konstruaĵo transdaŭris dum multaj incendioj, post kiuj ĝi estis renovigata kaj plukonstruata, ĝis kiam en la jaroj 1728 – 1733 akiris sian nunan barokstilan formon.

En la klostro troviĝas biblioteko de XVIII jarcento kaj regiona muzeo.

Apud la klostro staras gotika preĝejo „Sankta Adalberto”, en kiu estas kopio de „Torina Morto-tuko”. Proksime bela klostra ĝardeno.

Interesa estas ankaŭ historia centro de la urbo de XIII jarcento, urbo-muroj de XIV jc., renesanca urbodomo de 1542 jaro, alikonstruita en 1835 j., gotika preĝejo „Sanktaj Petro kaj Paŭlo” de XIII jarcento, alikonstruita en la jaroj 1679-1682.

En la urbo estas ankaŭ la plej malnova en Ĉehio ligna preĝejeto, servanta en antaŭaj jarcentoj por funebraj ceremonioj.

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2008-01-09