La feriado ankoraŭ daŭras kiam mi skribas pri ĝi (de 2006-08-16 ĝis 2006-08-26).
Mi partoprenis la feriadon nur dum la unuaj kelkajn tagojn ĉar matene 20-an de aŭgusto mi devis forlasi grandiozajn homojn.
Impresoj estis grandiozaj!
Pro aranĝo de tiel grandiozjan tagojn oni danku al sinjorino Teresa Pomorska kiu kun Bogusław Dembiec kaj Teresa Nemere – instruistino, povis igi pasion al tiu grandioza ligvo, kiun uzas nekutimaj homoj.
En la jaro 2006, la 40-a feriado, en internacia lingvo Esperanto, okazas en Kudowa-Zdrój en la ripozdomo „Agat” dekorita por tiu okazo per fago, sur vandoj oni pendigis tbulojn kun fotoj faritaj dum kongresoj kaj renkontiĝoj. Tie ĉi neantaŭvideblaj vojoj gvidis min. Tre simpatia etoso, interparoloj en Esperanto, kiuj daŭris ne nur dum lecionoj sed ankaŭ dum manĝoj, ekskursoj kaj societaj konversacioj. Kompletige de la grandiozeco okazis ankaŭ multaj atrakciaj ekskursoj. Kiu ne povis estadi kun tiuj grandiozaj homoj bedaŭru, ĉar li multe perdis.
Oni akceptis min tre kore, la novkanatan homon oni akceptis tuj, kvankam mi konis nek unu vorton. Bele ridetantaj vizaĝoj estas vera malofteco. Mi – maltalenta lingvisto, kun plezuro aŭskultis esperantajn interparolojn. Mi bonŝancis sidi ĉe unu tablo kun Teresa Nemere, kiu grandioze rakontis pri aventuroj ligitaj kun Esperanto kiel la vojaĝo de Marzena kaj Adalberto – ŝiaj lernantoj, kiuj vojaĝas ĉirkau la mondo uzante Esperanton.
Mi estis partoprenanto de la Esperanto Feriado dum kelkaj tagoj kaj krom renkontiĝo kun grandioza socio, mi vizitis:
Adršpašsko-Teplicke Skaly – roka urbo en Ĉeĥio kies 1800 hektaroj da areo situas apud urbeto Adršpaš kaj estas multe pli granda ol nia. Vagado tra Adršpašsko-Teplicke Skaly gvidis laŭ la flava itinero trans lignaj pontetoj, inter rokoj, trans torentoj kaj marĉoj. Allogaĵo estis transuperado de loke tute detruitaj transtraboj. Vojeto gvidis jen supren jen malspren, foe manko de balustrado aŭ de apogilo malfaciligis marŝadon sed kion oni povas fari por pitoreskaj vidaĵoj kaŝitaj malataŭ la sekva tordo? Parto de la grupo kiu havis ankorau forton por daŭra grimpado, pluiris laŭ la blua itinero por preterpasi la loko kie Wolfgang Goethe ŝatis mediti.
Ekskurso al Ĉeĥio, vizitado de malsaneja ariĝo Kuks. La barokan ariĝon en valo de Łaba , fondis grafo F. A. Špork je la fino de XVII jc. Ĝis nun konservis malsanulejo kun preĝejo je la nomo de Triunuo, familia kripto kaj ĝardeno. Post sanatoria parto kun palaco kaj ŝtuparo ĉe kontraŭsituita riverbordo, restis nur korpuso. Areon ĉirkaŭas skulptitaj alegorioj de Konfesoj kaj la ciklo de 12 Avantaĝoj kaj Malavantaĝoj de M. B. Braun (1684-1738). Nia ĉiĉerono ne forgesis diri kiel vino verŝis sur la ŝtuparo dum nobelaro festis „ĉe akvoj”.
Betlem – loko kaŝita en arbaroj. Skulptaĵoj de Braun kaj liaj metilernantoj lasitaj en ŝtonrompejo estas atesto de konflikto inter grafo F. A. Špork kaj monaĥoj. La rafo starigis kavalirojn laŭ la limo de sia propraĵo, kun glavoj direktitaj kontraŭ ĉiuj, kiuj volus tuŝi lian havaĵon. Ĉiam estis revuloj realigantaj siajn pensojn, homoj kiuj scipovas kontraŭi ĉiujn. Ni sukcesis vziti ankaŭ la ĉarman, ĉeĥan urbeton Jaroměř. Ŝnura Parko (Park Linowy) en Kudowa-Zdrój. Mi iris sur ŝnuroj, pendantaj alte super grundo trans arboj, la tutan 1,5-horan vojon de la Parko. Je la komenco ili vestigis min en jungaĵo kaj post mallonga instruo mi estis gvidita al la komenca loko. Mi tre rapide lertiĝis kaj antaŭigis tri junajn personojn kiuj restis malproksime malantaŭ mi. Tie mi devas rimarki, ke ĉi-jare mi festos la jubileon de duojarcento de mia ĉeesto sur tiu rava mondo.
Grandioza travivaĵo.
Mi venkis multajn elementojn, ĉiu estis diversa. Mi konfesas ke plej plaĉis al mi malsuprenrajdo sur ŝnuro kiam mi ŝvebis alte super grundo. Mi ne scias kiel tio eblas, sed mi vidis tion ĉi dum tri tagoj!
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-01-09