Silezia Esperanto-Asocio aranĝis en la tagoj 16-26.08.2006 la 40an Internacian Feriadon en Kudowa-Zdrój. La alta numero de la aranĝo rememorigas al ni emon kontinui tre popularan iam, vroclavan feriadon „la Ora Pola Aŭtuno” en Międzygórze, en kiu partoprenis kutime 350 ĝis 500 personoj! Malnova tempo (70aj kaj 80aj jaroj) jam ne revenos, nia grupo nombris dudekkelkajn personojn, sed ĉiuj, kiuj ne ĉeestis, povas ege bedaŭri.
Teresa Pomorska kaj Bogdan Dembiec certigis al ni bonajn kondiĉojn loĝi kaj manĝi en ripozdomo „Agat”, kaj antaŭ ĉio la programon, kiu sufiĉus por du aranĝoj. Matene Bogdan gvidis laŭdatan kurson por komencantoj, iom pli poste Teresa Nemere el Toruń okupiĝis pri progresantoj, aplikante gramatikajn ekzercojn, ekzercojn pri rakontado kaj kurson de nociaro, rilatanta al belaj artoj. Ĉio ĉi estis farita perfekte kaj pacience.
Dum vesperoj oni kantadis (en kio helpis freŝe eldonita de SEA „Esperanta kantaro”) dancadis en lokaj kafejoj kaj partoprenis en individuaj elpaŝoj de la feriadanoj.
Urszula Zybura, la majstrino pri kurtaj literaturaj formoj, prezentis sian plej novan libreton „Zyburaki”, kies ĉarma inventemo baziĝas je duobla signifo de inteligente transformitaj, unuopaj vortoj.
Lidia Ligęza, surbaze de dekkelkaj siaj tradukoj, rakontis pri etapoj de la naskiĝanta Esperantigo de pola poemo.
Roman Dobrzyński prezentis propran filmon pri Universala Esperanto-Kongreso en Pekino kaj rakontis pri sia laboro de Esperanto-instruisto en Ĉinio, substrekante la malfacilajn momentojn, kiuj ĉe eŭropaj lernantoj neniam okazus.
Kazimierz Leja parolis pri sia eldonejo „Hejme”, prezentante laste aperintajn librojn kaj la revuon „Pola Esperantisto”, festanta sian 100-jariĝon, kio estis fruktodona, ĉar venis kaj novaj abonantoj, kaj aĉetintoj de libroj (i.a. de „La roma triptiko” de Johano Paŭlo la Dua, en traduko de Lidia Ligęza kaj „Alia Venecio” de Predrag Matvejević, en traduko de Tomasz Chmielik).
Stanisław Rynduch, gasto el Germanio, la plej pitoreska persono de la feriado, elpaŝis rakontante spritaĵojn kaj bonege ludante buŝharmonikon. Li posedis ankoraŭ unu gravan allogaĵojn - etan, blankan, ĉinan hundineton Luna, kiun ekamis la tuta grupo.
Teresa Nemere realigis sian programeron plej solene. Lekcio pri Torunaj spickukoj estis ornamita per speciala kanto, kaj gustumado de spickukoj kaj medo.
Plaĉis la kelkparta programo de Witold Czerwińiski „Freŝo”. Oni devis finsolvi multe da diversaj lingvaj kaj movadaj divenoj - ne ĉiam bone, sed ĉiam bonhumore.
En la tagoj 25-27.08. okazis en Kudowa la 44a Festivalo de Stanisław Moniuszko. Ni havis okazon ekaŭdi kelkajn programerojn - certajn verkojn de pli notita en fontoj por kleraj poloj ol fakte aŭdata komponisto. Interesa estis turniro de 9 tenoroj (kun merita de jaroj Bogdan Paprocki alfronte), kiuj kantis verkojn ne nur de Moniuszko, sed ankaŭ de Puccini, Leoncavallo, Dionizetti, Paderewski. Plaĉis opero de Antonin Dvořak „Jakobeno” - apoteozo de forto kaj belo de la ĉeĥa muziko kaj lando, multpersone plenumita en „Teatro sub Lado” de koruso kaj orkestro de Moravia Teatro en Olomouc. Programo de la Festivalo kompletigis kaj riĉigis niajn feriadajn travivaĵojn.
Posttagmezoj apartenis al Teresa Pomorska, kiu sukcese montris al ni la urbon Kudowa kaj ties ĉirkaŭaĵojn, ne nur polajn. Unu el plej popularaj kuraclokoj en Pollando, Kudowa Zdrój, belas dank' al mono de Eŭropa Unio. Oni renovigis konstruaĵojn, zorgeme flegas bedojn kaj gazonojn de la angla parko, fondis Akvoparkon kun plej longa en Pollando glittubo. Agas kelkaj muzeoj (i.a. „Muzeo de Ludiloj”, ariganta malnovajn kaj novajn ludilojn de diversaj popoloj, faritaj el diversaj materialoj).
Jam en la jaro 1636 oni konstruis ĉi loke la unuajn ban-instalaĵojn. La vera signifo de Kudowa datiĝas ekde 1905 jaro. Naŭ mineralaj akvoj kuracas malsanojn de sangocirkulado, sangokreado, digestado kaj neŭrozojn. Trinkejo, kunligita kun koncerta salono, troviĝas en la parko, tie ankaŭ ĉarmas secesia promenhalo, uzata nuntempe kiel „Teatrejo sub Lado”, por artprezentadoj. En kuracoj helpas ankaŭ artefarita sal-joda kaverno. Utiligante la salon el La Nigra Maro oni saturis ĝian aeron per jodo, fero, magnezio, kalcio kaj kalio.
Atingebla post ne tro longa marŝado vilaĝo Czermna mirigas kaj timigas pro la kurioza Kapelo de Kranioj. Laŭ la baroka gusto murojn kaj volbon kovras kranioj kaj ostoj de homoj, kiuj mortis pro epidemio de ĥolero kaj dum sileziaj militoj. En la kapelo troviĝas restaĵoj de 3 mil da homoj, sube de 21 miloj.
La Tabla Montaro famas pro - similaj al artefaritaj rokaj formoj - labirintoj kaj vid-terasoj. Ni rezignis de Szczeliniec Wielki (919 m), sed ni vizitis Erarvojajn Rokojn (852 m) kaj Blankajn Rokojn. En granda labirinto de disĵetitaj ŝtonegoj oni devis eĉ trapuŝi sin trans fadenoj. Sed tiu peno estis premiita per ebleco ekvidi rokojn, nomitajn Tabla Ŝtonego, Roka Stelo, Koka Piedo, Roka Pordego, Ĉevala Ganibo, Kaŝejo, Tunelo, Roka Pokalo kaj aliajn.
Ankoraŭ pli fortaj travivaĵoj atendis min en pitoreska masivo de sabloŝtonaj formoj, post la ĉeĥa limo, Adršpašsko-Teplicke Skaly. Tiu nacia natur-rezervejo, neimageble granda, formas „rokan urbon”. Kelkcent da diversformaj, rokaj muroj kaj bastionoj, ĝis 100 m altaj, ankaŭ havas romantikajn nomojn, laŭ homaj asociacioj: Elefanta Placo, Dento, Geamantoj, Distriktestro kun Edzino, Katedralo, Sbiro, Diabla Ponto. La plezuron ĝui kaj admiri ilin fuŝis putrigitaj pontetoj, ŝtuparoj kaj apogiloj, malsekuraj por fidemaj vizitantoj. Kelkajn pli kuriozajn ni eĉ fotis. Miriga afero, ke la aŭtoritatoj de Rezervejo ne riparis ilin. Eniro al la „roka urbo” ne estas ja senpaga!
Interesaj estis ekskursoj al du ĉeĥaj lokoj kun belaj ekzemploj de la malnova arto. La konstruaĵaro en Kuks konsistas el du longaj aloj, kunligitaj per impona kapelo. llia destino estis eksterordinare nekutima. En unu alo loĝis riĉa grafa familio Špork, en dua troviĝis fondita de František Antonin Špork en 1695 jaro hospitalo, posedanta multe da lokoj kaj grandan apotekon, kiun kun la originala provizaĵo ni avide rigardis. Loĝantaro de ambaŭ partoj de la rezidentejo kunvenadis de malproksime nur en la kapelo, kies la pli modesta anekso estis destinita por la pacientoj.
František Špork ankaŭ malavara apogis muzikon. Dank' al li paroĥ-estro el Chroustov, Jan Jozeff Božan povis eldoni en la jaro 1719 sian vastan kanzonaron "Slaviček r'ajský", enhavantan 830 kantojn, ne nur piajn. Multajn ekzemplerojn la grafo donacis senpage al diversaj preĝejoj. Muziko de ĉi kanzonaro estas ĉiusomere ludata en kapelo de Kuks, enkadre de la aparta festivalo.
Kun Kuks estas ligita verko de aŭstria skulptisto Matthias Bernard Braun (1684-1738), la aŭtoro i.a. de skulptaĵoj sur Ponto de Karlo en Prago. Liaj multaj, grandaj, plenaj de dinamismo kaj impeto figuroj ornamas defendan muron ĉirkaŭantan spacon antaŭ la rezidentejo. lli montras personigitajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la homo. Saĝeco, Modesteco, Prudento, Orgojlo, Voremo, Ruzeco parolas ne nur per atributoj, sed antaŭ ĉio per mienoj kaj gestoj. Nenio mirinda, ke la skulptisto verkanta laŭ principoj de la granda G.L Bernini, forte influis al malfrubaroka ĉeĥa skulptisto de la XVIII jarcento. Eksterordinara estas komplekso de skulptaĵoj de M.B. Braun plejparte dediĉita al Kristnasko, situita en ... proksima arbaro. La artisto faris ĝin senpage en arbaraj rokoj - leĝere kaj ĉarme. Oni nur povas bedaŭri, ke la tempo kaj barbaraĵoj forte difektis la grandiozajn verkojn.
La arton de M.B. Braun ni havis okazon admiri ankaŭ en Nove Mesto nad Metui. En vasta, kelknivela ĝardeno de situita sur kruta bordo de rivero Metuja kastelo troviĝas muro, sur kiu staras dekkelkaj figuroj de Nanoj kaj Naninoj en vastaj de la ĝusta epoko, havantaj korpojn kaj vizaĝojn karakterizajn por tiuj malpligrandigitaj homoj, skulptitaj kun la admirinda majstreco. Nove Mesto nad Metui fondita en 1501 jaro kiel renesanca urbo-fortreso havas ne nur interesan kastelon. La Urboplacon ĉirkaŭas ĝia enira parto, brikdomoj de XVI jarcento, kaj gotika preĝejo, kio formas rigardindan tuton.
Pro diversspecaj impresoj dum la Feriado mi ege dankas al Silezia Esperanto-Asocio kaj ties oferemaj kaj kompetentaj anoj - Teresa Pomorska kaj Bogdan Dembiec.
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-01-15