La Feriado ankoraŭ daŭras kiam mi skribas pri ĝi 16.08.2006 ĝis 26.08.2006 j.
Kaj ankoraŭfoje ni revenis al Kudowa Zdrój, al la loko kie en pasinta jaro ni travivis multajn belegajn tagojn. Ni renkontiĝis ankoraŭfoje en iom pligrandiĝita societo. Kelkaj partoprenintoj de la lasta feriado ne povis alveni, tamen multaj venis kaj venigis siajn gekonatojn. La grupo estis sufiĉe internacia (tripersona franca familio, kvaropo de germanoj, du belgoj kaj unu belarusanino), por ke ni aprecu eblecon de interkompreniĝo helpe de unu, komuna lingvo. Ni ne havis tempon enui. Ankaŭ la vetero favoris, ne dirante pri spiritsereneco kaj bonhumoroj de ĉiuj partoprenantoj. Post la matenaj lingvaj okupoj - “komencantoj” postsekcis aventurojn de simpatia Mazi el "Gondoland" (sur fremda por li planedo Tero), kaj „progresantoj” baraktis kun lingvaj cerborompaĵoj de la detektiva rakonto pri Gerda - atendadis nin turismaj atrakcioj, je kiuj abundas la ĉirkaŭaĵo de Kudowa Zdrój. Per diversaj trafikiloj (buse, trajne, busete) gaja internacia areto trapasadis pli kaj malpliproksiman ĉirkaŭaĵon de Kudowa Zdrój. Ni transiris plej belajn itinerojn de Góry Stołowe (Tabla Montaro) – ni vizitis Białe Skały (Blankajn Rokojn), ni admiris panoramon el montopinto Szczeliniec kaj Góra Parkowa (Parka Monto), ni erarvagis en labirintoj de Błędne Skały (Erarvojaj Rokoj). Ni penetris ankaŭ teritorion de niaj najbaroj - ĉeĥoj. Adršspaske Skalne Mesto (Roka Urbo ĉe Adršpassko) kun ĝiaj fantaziaj rokformoj impresis nin ege. En Opočno ni vizitis la kastelon kun altvalora kolekto de armilaro kaj ankaŭ la urbon de ĉevalkuro „Velka Pardubicka” (Granda Pardubicka).
Kaj vespere okazadis dancoj, kantado, komunaj ĝojfajroj.
Tre rapide pasis 10 tagojn kaj ni devis disiĝi … sed ne por longa tempo – unu jaro pasos rapide kaj ni esperas renkontiĝi denove. Ĉiujn aliajn, kiuj estas mondavidaj kaj homfavoraj, ni invitas – aliĝu al nia rondo! Vi certe ne bedaŭros.
Legu pli detelan recenzon tie
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-02-13