po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Duono de la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Vroclavo

18-22 de julio 2009

Partoj

1. Triobla okazo – nepre kaptenda

Antaŭ 50 jaroj, en 1959, mi vizitis Pollandon la unuan fojon. Alloga estis ankaŭ tio, ke la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso—favora konjunkcio de la verda stelo kun la betlehema -- estis okazonta en Vroclavo. En la urbo, kie estas entombigita mia pra-pra-avo, la diplomato kaj humanisto Andreo Dudith, vivinta en la 16-a jarcento. Do mi decidis kapti la raran okazon kaj aliĝi al EEK-19.

2. Tre helpemaj organizantoj

Mi sendis mian aliĝilon – iomete probleman por la organizantoj. Mi intencis resti nur kvar noktojn, kaj petis loĝi kiel eble en la porpastra seminario kie estis okazonta la kongreso. Krome mi sendis „menukarton”: liston de eblaj prelegoj. Alvenis rapida pozitiva respondo. S-ro Miloslav Šváček el Ĉeĥio, prezidanto de IKUE, kaj fraŭlino Tereza Pomorska, estrino de la vroclava LKK, trovis perfekte konvenajn solvojn. Ili elektis el mia listo eĉ du prelegojn sufiĉe diversajn: unu pri geologio kaj teologio, kaj la alian pri D-ro Albert Schweitzer kaj patrino Tereza.

3. Tri-noma brik-gotika urbo

La (ne tro) rapida trajno rulis kvar horojn ĝis mia cel-urbo.Duonvoje ĝi trapasis malhelan meteologian fronton kun fulmotondroj klaj forta pluvego.La temperaturo subite falis de 36 al 14 (!) gradoj – tian drastan salton ne ĉiu homa organismo toleras facile. Kaj jen la ĉefstacidomo de la urbo je ambaŭ bordoj de la rivero Od(e)ra. Malnova urbo, kiu havas tri nomojn: pole Wroclaw, germane Breslau, kaj hungare Boroszló. Residejo de ĉefepiskopo, kie abundas preĝejoj, konstruitaj el plejparte ruĝaj brikoj („Backstein-gothik”). Loka proverbo diras ke en Vroclavo aŭ la sonorilegoj sonas, aŭ vento blovas, aŭ ambaŭ kune. (En Hungario oni diras la samon pri urbo Veszprém.)

Taksio min portis al la impona, kvar-etaĝa Alta Porpastra Seminario, kiu estas ankaŭ la Teologia Fakultato de la Universitato. La ŝoforo ĝentile laŭdis mian polan lingvaĵon.

4. Transkapela ĉambro kun kuloj

Mi registriĝis senprobleme, sed vane atendis ke mi ricevu ŝlosilon. Vidante mian embarason, oni ridetante eksplikis al mi, ke ĉiuj ĉambroj restas malfermitaj dum la kongreso – „ne timu, etfidulo”!

Mi eksciis, ke estis registritaj entute 222 partoprenantoj el 20 eŭropaj landoj: Pollando 75, Litovio 27, Rumanio 23, Hungario 19, Italio 15, Germanio 14, Cehio 10, Francio 8, Nederlando kaj Slovakio 6, Aŭstrio 5, Svedio 4, Britio kaj Svislando 2, Belgio, Bulgario, Danio, Hispanio, Kroatio kaj Rusio po 1.

Lifto portis min al la tria etaĝo – kaj mi ne trovis la indikitan numeron! Evidentiĝis, ke mi devas trapasi la kapelon por alveni tien. En la kapelo lumis la ruĝa meĉo de la Eŭkaristio. Do, estante katoliko, trapasante, mi ĉiam devis genufleksi kaj krucsigni min. Dum kvar tagoj mi faris tion pli multfoje ol kutime dum kvar monatoj…

En la komforta ĉambro ni loĝis duope kun simpatia bulgara sinjoro. Li estis Boĵidar Leonov el urbo Karlovo, prezidanto de TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperanta). Mi baldaŭ eksciis ke li ne estas popo, sed inĝeniero, internacia jura eksperto pri teknikaj patentoj, ekologo kaj fakulo pri ekoturismo. La interparoladon ofte interruptis permana ĉasado de atakemaj kuloj. (Alia loka proverbo diras, ke en Vroclavo nur la kuloj estas pli multenombraj ol la pastroj.)

5. Supren la korojn – kaj la manojn!

La kongreso estis religia, do la programo tute nature enhavis multe da komunaj preĝoj kaj pia kantado. Frumatene, post preĝado de la rozario, katolika meso celebrata de la respektinda Sac. Bernhard Eichkorn (Germanio), poste ekumena diservo gvidata de s-ro Philippe Cousson (laŭ sia propra eldiro, „hugenoto” el Francio). Tagmeze kaj vespere - ekumena preĝo kaj kantado, laŭ la komuna libro de preĝoj kaj kantoj ADORU.

Dum tiuj kunvenoj ni strebis levi la korojn al Dio. Dum la matenaj, tagmezaj kaj vesperaj manĝoj servataj en la refektorio de la seminario, frato Cousson ĝentile ekzercigis nin levi la manojn ĉiuj kaj eksilenti, kiam estis io anoncenda. Vegetaranoj estis kontentigitaj per aparta menuo.

6. Kvarpersona intervjuo

La dimanĉa sankta meso estis solene celebrata en la Preĝejo de la Plej Sankta Virgulino Maria sur Sablo. La ne-katolikaj kongresanoj havis eblecon partopreni en luterana aŭ en ortodoksa diservo. Poste stabo de la urba televido faris mallongan intervjuon kun kvar partoprenantoj: B. Leonov (Bulgario), E. Dudich (Hungario), C. Sarandreo (Radio Vatikana), kaj P.Pavol (Slovakio). Interpretis – brile – s-ro S. Śmigielski, ano de la LKK (Poste mi aparte gratulis al li, ĉar lia traduko estis pli trafa kaj eleganta ol la originalo…) En mia parto de la intervjuo mi emfazis ke ne la ĉielo bezonas la teron, sed la tero bezonas la ĉielon—ne Dio bezonas nin, sed ni bezonas Lin.

7. Inaŭguro en la Universitato – tre solena

Dimanĉe posttagmeze – en almenaŭ subtropika humida varmego – okazis la solena malfermo. Vroclavo prave fieras pri sia prestiĝa universitato. Fondis ĝin Leopoldo la 1-a, imperiestro de Aŭstrio, en la jaro 1702 (la granda festsalono portas lian nomon: Aula Leopoldina). Sed ni Hungaroj scias, ke dum la regado de nia reĝo Matiaso Korvino – do pli ol ducent jarojn pli frue – episkopo Johano el la hungara grafa familio Thurzó jam fondis en Boroszló universitaton.)

La LKK sukcesis venigi kaj paroligi multajn eminentulojn. Krom la prezidanto (urbestro) de Vroclavo kaj pola deputito de la Eŭropa Parlamento ĉeestis – aŭ estis reprezentataj – entute ses episkopoj de kvar eklezioj – inter ili unu kardinalo--, la rektora moŝto de la Universitato, la prezidantoj de IKUE, KELI, TOLE kaj SEA (Silezia Esperanto Asocio). Estis intermetitaj altnivelaj kulturaj (muzikaj) programeroj… Mi devas honteme konfesi ke komence de la tria horo jam mia sola deziro estis trinki kruĉon da biero malvarma…

8. Hom’-al-homa ĉefprelego

La prelegoj (kaj pluraj muzikaj programeroj ankaŭ) okazis en la aula (halo) de la kongresejo, dekorita per portreto de papo Benedikto la 16-a. Prezidis s-ro M. Šváček, prezidanto de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).

La ĉefan prelegon prezentis s-ro Philippe Cousson, prezidanto de KELI (Kristana Esperanto Ligo Internacia), pri la elektita temo de la 19-a EEK: „…fido, espero, amo, tiuj tri (1Kor.13,13) – espero kristana aŭ monda malespero”. Li instigis al sincera interŝanĝo de ideoj, kaj konkludis jene: „mi esperas, ke ĉi tiu kongreso portos nin al la espero en la firmigo de nia gefrateco en nia Sinjoro Jesuo Kristo, el kiu ni ĉion ricevis”.

9. Profesoro Diadonaco

La aktiva partopreno de ortodoksa eklezio (la bulgara) estis novaĵo en la historio de la ekumenaj esperanto-kongresoj. Profesoro B. Leonov, prezidanto de TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista) parolis kortuŝe pri la manifestiĝo de la tri ĉefaj virtoj fido, espero kaj amo en la konceptoj kaj agoj de la ortodoksuloj. Li citis sian propran kazon, nome li iĝis koncipita dank’al la mirakla interveno de Sankta Ivano de Rila. (Pro tio la dankemaj gepatroj baptigis lin Boĵidar, kio signifas „donacita de Dio”.) Li substrekis ke eble la miraklo konsistas en la firma fido mem.

10. Espero laŭ la nuna papo – kaj laŭ la antaŭa

Marde matene unue prelegis pola Profesoro pri teologio Sac. Roman Forycki. La titolo estis „Espero al la mondo laŭ vidpunkto de la papo Benedikto la Deksesa.” Tio estis kvazaŭ daŭrigo de la parolado de papo Johano Paŭlo la Dua (22 novembro 2000) „Fido, espero kaj amo en la ekumena perspektivo.” Ĝi sincere kaj malkaŝe menciis ankaŭ la gravajn obstaklojn (doktrinajn) de la vera unuiĝo de la disŝirita komunumo de kristanaj fideluloj. Tamen ni gardu la esperon, ĉar „ĉe homoj tio ne estas ebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla” (Mateo 19,26)

11. Du prelegoj samtage

Sekvis mia unua prelego. La titolo estis „Tero kaj espero – geologio kaj teologio.” Mi eliris el tio, ke 2008 estis la Internacia Jaro de la Planedo Tero, kaj en Hungario ankaŭ la Jaro de la Biblio. Mi priparolis la temon, ĉu vere ekzistas neforigebla kontraŭdiro inter la naturscienco kaj la kristana religio? Mi elnombris la dek ĉeftemojn de la Jaro de la Tero, ilustrante ilin per komputilaj bildoj, kaj resumis la eldirojn kaj konkludojn de tiatema konferenco aranĝita en la hungara urbo Sopron en oktobro 2008. Estis prezentataj tie entute 20 prelegoj de 13 natursciencistoj kaj 7 teologoj kalvinanaj kaj katolikaj. En la rond-tabla konversacio partoprenis ankaŭ luterana vicepiskopo. Ni konkludis, ke o naturaĵo kaj supranaturaĵo, scio kaj kredo, scienco kaj kredo ne estas kontraŭdiraj, sed komplementaj. o Kontraŭ ties intenca konfliktigo la natursciencistoj kaj la teologoj devas agi kune, speciale kontraŭ la pseŭdosciencoj kaj pseŭdoreligioj egale falsaj.

Posttagmeze mi prezentis mian duan prelegon: „Ami kaj agi fidante. D-ro Albert Schweitzer kaj patrino Tereza.” Helpe de perkomputile projekciataj lumbildoj mi skizis la vivon kaj agadon de tiuj du grandaj personaĵoj de la 20-a jarcento, unu viro kaj protestanto, la alia virino kaj katolikino, ambaŭ Nobel-premiitoj pri paco. Jen pruvo, ke la vera dia amo triumfas spite de ĉiuj raciaj konsideroj. Car „nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos nin apartigi de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.” (Rom.8,39)

Ekster la originala programo, responde al la antaŭtagmeza interveno de monsinjoro Forycki, mi mallonge parolis ankaŭ pri la mondovizio de la franca jezuita natursciencisto kaj mistikulo Pierre Teilhard de Chardin (1881-1955). Laŭ li, la kaŭzo (Alfa), motoro kaj celo (Omega) de la dialektike dinamika evoluo de la Universo estas Dio, pli konkrete la amanta Kristo.

12. Heŭreka – misio plenumita

En la iam luterana, ekde 1946 denove katolika preĝejo de Sankta Elizabeta, reĝidino de Hungario mi sukcesis trovi kaj foti la epitafon (surtomban memortabulon marmor-an) de mia praulo Andreas Dudith (1533-1589). Mi bruligis meĉon.

Pri la aŭtoro

DUDICH, Endre (1934 Budapeŝto, Hungario)

Geologo, biologo-kemiisto, tit. Profesoro pri geologio de Okcident-hungaria Uni-versitato (Sopron), eksa vicdirektoro de Hungara Geologia Instituto, honora prezi-danto de la Filozofia Diskutrondo (Budapeŝto), eksperto de UNESKO pri tersciencoj, membro de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista) , aŭtoro de „Ĉu vi konas la Teron?” kaj „La lumo nutranta”. Esperantisto ekde 1962, li estas Asociita profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), honora prezidanto de Hungaria Esperanto Asocio (HEA) kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio (UEA).

H-1053 Budapest, Károlyi M.u. 14/B dudich(ĉe)t-online.hu

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2009-12-07