po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Sabaton

la 18-an de julio la kongresanoj estis bonvenigataj en la granda porpastra seminario sur ĉarma insulo en la rivero Odro, meze de la urbo Vroclavo en Pollando.

Post la enskribado ni ricevis belan ĉambron, kie ni enkaj eliradis dum tuta semajno. En nia kongresa sako ni trovis libreton, bele ilustritan kaj de netaksebla valoro!

Dum la vespermanĝo servis al ni afablaj, helpemaj porpastraj studentoj. Ili ĉiam ĉeestis dum ĉiuj manĝmomentoj.

Vespere ni kolektiĝis en la kapelo por la inaŭgura ekumena diservo. Jacques Tuinder elokvente faris paroladon pri “La Espero”.

Dimanĉe

ni estis dividitaj, sed tamen invititaj. La Evangelia diservo okazis en la evangelialuterana preĝejo de Dia Providenco (2). Post longa promenado ni atingis la preĝejon. La luterana episkopo kuncelebris. Philippe Cousson predikis pri la kongresa temo: kredo, espero kaj amo. Ni ĉiuj estis invititaj al la Sankta Manĝo. Ni grupiĝis ĉirkaŭ la altaro por dividi panon kaj vinon.

Poste ni rapidis al la solena sankta meso en la preĝejo de La Plejsankta Virgulino Maria sur Sablo gvidita de multaj pastroj kaj unu diakono.

Posttagmeze okazis la solena malfermo de la kongreso en “AULA LEO../../PLDINA” en la Vroclava universitato. Belega baroka konstruaĵo.

Multaj gravuloj salutis kaj longe parolis polalingve. Kantisto kaj violonistino briligis la kunvenon.

Vespere ni ĝuis kulturan programon. Koncertis Jadwiga Dzięgielewska. Ĉiumatene okazis sankta meso. Antaŭe preĝo de rozario.

Lundo

La matenpreĝon prizorgis Jacques kaj Vera Tuinder. La temo estis “vi estas mia amata filo”. Kun la matenmanĝo en la stomako ni kantis duonan horon, sub gvido de sac. Bernard Eichkorn kaj Stefan Lepping.

Philippe Cousson havis la honoron enkonduki nin en la temon de la kongreso. Pri kiu ni esperas?

Tuj poste prof. Boĵidar Leonov prelegis pri Fido, Espero kaj Amo en la konceptoj, agoj kaj la vivo de la ortodoksuloj. Tre ekumene li parolis pri mirakloj.

Streĉante niajn piedojn ni iris al la ortodoksa preĝejo de s-taj Cirilo kaj Metodo por la tagmeza preĝo. Tie bele, basvoĉe, kantis la popo.

La nelacigebla Zdzislawa Kazmierczak gvidis nin laŭlonge de la vidindaĵoj de sia urbo Vroclavo. Multe pluvis, tamen multon ni vidis.

Vespere grek-katolika pastro Bogdan Drozd (3) regalis nin pri religiaj poeziaj kantoj. Li montris tre personan stilon kun multaj decibeloj.

La vespero havis surprizon. Ni ŝipveturis sur la Odro sed bedaŭrinde pluvis; ni ĝuus la lumigitajn konstruaĵojn apudriverajn (1), sed la atmosfero sur la boato estis tre gaja kaj invitis al interkonatiĝo.

Mardo

Matenpreĝis kun ni Bernard Eichkorn. Ni kantis gregoriane laŭdojn. sac. Roman Forycki (4) prelegis pri espero al la mondo laŭ vidpunkto de la papo Benedikto la Deksesa.

Sekvis prelego de prof. Endre Dudich: Tero, ĉielo kaj espero – Geologio kaj teologio. Temis pri Biblio, scienco, Darvino. Espero ne al si mem sed al Dio. Tre interese. Li finis sian prelegon citante ‘La Sunkanton de Francisko’.

Tagmeza preĝo okazis en la katolika preĝejo de La Plej Sankta Nomo de Jesuo. Jesuitoj konstruis ĝin; ĝi nun funkcias kiel porstudenta preĝejo.

Samuel Gaillard reference al psalmo 23 rakontis impresplene pri sia filino Priscill, kiel ŝi malsaniĝis kaj feliĉe resaniĝis. Ŝi volonte venus kun la patro al la kongreso, sed bedaŭrinde la kuracisto malkonsilis.

Je la tria horo prof. Endre Dudich prelegis pri Ami kaj agi vidante. Patrino Tereza kaj Albert Schweitzer: muziko, medicino, mistiko.

Kultura programo sekvis. Orgenkoncerto de Ernst Leuze en la evangelia- luterana preĝejo. Multaj homoj aŭskultis la eminentan ludadon de la muziko de Bach, Händel, Mendelssohn k.a. (frontpaĝo)

Vespere denove ni gustumis vokalistan recitalon de Pavel kaj Władyslaw Salik kaj Antoni Walaszek kun akompano de Wojciech Lawnikowicz (12).

Vesperpreĝon prizorgis sac. Atilla Szép. Ni multe kantis laŭ taizea rito.

Merkredo

Tuttaga ekskurso. Je la naŭa horo kvar aŭtobusoj atendis nin por servi al kvar kategorioj: la poloj, la eksterlandanoj, la malbonirantoj, kaj mi ne memoras kiuj ankoraŭ kunvojaĝis.

Ni veturis unue al Swidnica, kie ni vizitis evangelian lignan ‘Preĝejon de Paco’ (7). Ĉi tie ni preĝis ekumene, kaj Ernst Leuze mallonge orgenkoncertis por ni.

Sankta meso en la katolika katedralo kaj forveturo al Książ. Malsatuloj jam formanĝis la enhavon el la ricevitaj mansaketoj. Por tagmanĝo (5), je 16.00a horo, oni regalis nin en la kuracloko Szczawno Zdrój. Ekstere en la brila suno ni aŭdis koncerton (6). Ni iomete ron rondiris, manĝis glaciaĵon (10) kaj serĉis kaj finfine trovis la memorŝtonon (11) kun la nomo de L.L.Zamenhof. Fariĝis tre sukcesa, valora, sed laciga ekskursa tago.

Jaŭdo

Matene preĝis kun ni Stefan Lepping. Li parolis pri la Sankta Spirito.

Ĝenerala kunveno de IKUE kaj samtempe jarkunveno de KELI. En la KELI kunveno Ágnes malkaŝis la venontjaran kongreslokon. Danke al la hungaroj ni kongresos en 2010 en alloga eklezia konferencejo ‘sepstela’ en Beregdaróc.

Ekumenan tagmezan preĝon prezentis Janos Kirsch helpe de la filino kaj la edzino.

Vizito al la impresplena panoramo prezentanta parton de sanga historio de Pollando, kaj rondiro tra la insulo. Solena sankta meso en la katedralo. Samtempe Evangelia Diservo kun Sankta Manĝo en la preĝejo de sta Kristoforo.

Vespere ni ĝuis la entuziasman muzikiston, amuziston JoMo.

Malfrue finiĝis ĉi tiu programero, Jacques kaj Vera tamen kondukis la mallongigitan vesperpreĝon. Marko 10, 4652. Nur kelkaj homoj ĉeestis.

Vendredo

Ekumenan matenpreĝon gvidis Roman Forycki: unueco de Dio, kaj danko.

Prelegis Siegfried Krüger pri Bonhoeffer kaj la Ekumeno. Li parolis pri la vivo kaj pensoj pri tiu promilita martiro.

Fine li montris foton de la tomboŝtono de Adolf Burckhardt; ni kantis numeron 490 el ADORU.

Sekvis la prezentado fare de Maria Beloševič pri Sankta Francisko: paco kaj bono. Ŝi montris lumbildojn pri la kunveno de franciskanoj el 65 landoj. Ili festis la 800 jaran ekziston de sia komunumo. “Oni povis vidi ke ili ekzistas”! Poste Milos Šváček parolis pri pasintjaraj aranĝoj. i.a. pri la honorigo per meritkruco al pastro Eichkorn.

Norbert Südland prizorgis la tagmezan preĝon en la grekkatolika preĝejo de sanktaj Vincento kaj Jakobo. Li elektis la psalmojn 100 kaj 119.

Libera posttagmezo. Mi vizitis la botanikan ĝardenon tuj apud la kongresejo. Tiom da floroj kaj arboj! Vere ĝuinde.

Philippe Cousson gvidis la solenan vesperan preĝon kun dankesprimoj kaj komuna beno.

La adiaŭa vespero estis en la lertaj kaj humoreskaj manoj de Carlo Sarandrea (8). Pasis poemoj, kantoj, anekdotoj, gimnastikaĵoj (9) por instigi ambaŭ cerbopartojn al kunlaboro. Carlo sprite monologis pri diversaj historiaj centjariĝoj en Esperantujo. Ambaŭ prezidantoj per donacetoj dankis al la LKKanoj kaj aliaj meritplenaj kongresanoj.

Sabato

La matenan preĝon kongresferman gvidis Siegfried kaj Jacques pri la temo Danko kaj beno.

Impresplena estis la meditaĵo de Jacques kiam li citis Henri Nouwen pri Kio estas beno?

Tuj poste Philippe fermis oficiale la kongreson.

La kongreson modele organizis kaj zorge akompanis tre diligenta LKK. Resume, ĝi ofertis al ni riĉan programon pro kio ni varme dankas. Pri multaj kontribuoj ni volonte legos en nia revuo Dia Regno.

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2009-12-08