po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

En Vroclavo okazis ĉijare la Ekumena Kongreso kun 230 partoprenantoj. La semajno plaĉis al mi. La kongreso estis ĉefe en unu konstruaĵo en kiu preskaŭ ĉiuj partoprenantoj gastloĝis kaj kie ni komune manĝis. Ni vizitis multajn diversspecajn preĝejojn, dise en la urbo kaj havis en ili preĝmomentojn kaj diservojn. Ĉiam gravaj estas dum kongreso la jarkunvenoj. Estis urbekskurso kaj tuttaga ekskurso al tri malgrandaj urboj. En Vroclavo oni povis viziti belegan botanikan ĝardenon, grandan panoramon, grimpi en turon (parte per lifto) kaj partopreni en ŝipveturado vespere sur la rivero Odro.

Estis kelkaj prelegoj inter aliaj pri Bonhoeffer kaj Francisko de Asizo. Ni aŭskultis multe da muziko kaj dum la adiaŭa vespero estis diversaj agrablaj prezentaĵoj de la partoprenantoj. Kio tre plaĉis al mi estis la renkonto kun amikoj el diversaj landoj. Tia amikeco ekestas kaj kreskas kiam oni regule ĉeestas kongresojn. Sekvontjare estos kristana kongreso inter la 2a kaj la 9a de aŭgusto en Beregdaroc, en la oriento de Hungario, en bela nova konstruaĵo kun naĝejo!

“Ĉu ankaŭ vi ĉeestos?” oni demandis al mi. “Tre volonte, se eblos!”

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2009-12-08