po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Internacia jaro de arbaroj kaj konkurso: "Pri kio revas arboj"

Arbaro asocias en mi ripozon en herbejo inter arboj kun proksimeco kaj beleco de la naturo, kantado de birdoj, susurado de folioj, sed ankaŭ magion kun koboldoj kaj infanaĝon. Estas ankaŭ aliaj asociadoj: poluado, hakado de arboj … Kaj kion asocias en vi arbaro? Ĉu vi ŝatas ĝin?

Pensante pri arbaro, ni ofte forgesas pri la grava funkcio, kiun ĝi plenumas, nome ke ĝi ensorbas karbonan dioksidon el la atmosfero, kio kontraŭ-agas la forcejan efikon. Ni ne pripensas, kiom da arboj oni devas planti por ekvilibrigi la kvanton de karbona dioksido, kiun emisias niaj aŭtoj …

Unuiĝintaj Nacioj proklamis la jaron 2011 Internacia Jaro de Arbaro. Nehazarde en la centro de la logoo troviĝas homo kaj la ĉefa slogano de la kampanjo estas Arboj por homoj. Necesas konsciigi al ni mem kiel grandan signifon havas arbaroj en nia vivo. Simile al la arboj, ni ankaŭ estas parto de la naturo. De ni dependas, ĉu la arbaroj estos bazo de nia prospero aŭ ni venigos la mondon al ekologia katastrofo.

Ekzistas firma ligo inter sanaj arbaroj kaj sana medio. Ni devas ekkonscii kiel gravegan signifon havas arbaroj en nia vivo kaj ilia protektado estu grava por ĉiu el ni.

Arbaro estas la tereno de aro da vegetaĵoj. Ĝi havigas al ni lignon, medikamentojn kaj aliajn vivbezonaĵojn, mildigas la klimatajn kondiĉojn kaj estas gravega akvocirkula reguligilo kaj produktanto de oksigeno.

Sistema ekstermado de arboj kaŭzas inundojn, erozion de grundo, morton de vegetaĵoj, bestoj, birdoj, insektoj… ofte raraj kaj protektataj.

Juna Amiko aliĝas al la ĉi-jara Internacia Jaro de Arbaroj kaj organizas konkurson: Pri kio revas arboj. Ni deziras, ke vi montru, kion donas al ni arbaro, kaj kion ni povas doni al arbaroj, por ke ili akompanu nin kiel eble plej longe. Ĉiu el ni vidas la mondon alie, do ĉies prezento estos alia, tial vi elektu liberan teknikon por via verko. Vi povas sendi foton, verki rakonton, poemon aŭ kanton, desegni aŭ pentri, aŭ uzi alian teknikon.

Valoraj premioj atendas vin. Sendu viajn laboraĵojn ĝis la fino de la jaro 2011 al la adreso: Silezia Esperanto-Asocio, str. Stanisława Dubois 3/1, PL 50-208 Wrocław, Polska. Samtempe ni informas, ke ĉiuj konkursaĵoj estos prezentitaj en la bela lokalo de la Silezia Esperanto-Asocio en Vroclavo kaj pruntendonotaj al Urbaj Bibliotekoj en kelkaj polaj urboj.

Małgosia Komarnicka

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2011-11-30