po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Informoj pri la urbo

Szczawno Zdrój situas (N 50°48'; E 16°15') en sud okcidenta Pollando en Malsupra Silezio regiono en Mezaj Sudetoj (Sudety Środkowe), je 410 m super la marnivelo ĉe la piedoj de monto Chełmiec (la plej alta monto en Walbrzyĥa Montaro (Góry Wałbrzyskie) en valo de torento Szczawnik. La klimato de Szczwno estas submontara, malforte stimuliga, milda kaj refreŝiga kaj estas priskribata kiel klimato de intermontaraj valoj kio rezultas de la sito, ĉar la urbo estas ŝirmita de sud-oriento per Parka Monto (Góra Parkowa) kaj de ventoj blovantaj el Wałbrzych, de Blanka Ŝtono altaĵo (wzniesienie Białego Kamienia) kaj vasta arbaro.

Szczawno Zdrój estas atrakcie situita urbo kun riĉa vegetalaro. Arbaritaj deklivoj de ĉirkaŭaj altaĵoj kaj profundaj valetoj, kreas atrakciajn vidindaĵojn kaj ripozlokojn. Ĉirkaŭ 60% de urba areo okupas vegetalaro: arboj, paŝejoj, herbaroj kaj ĝardenoj. En la kuracloko troviĝas du parkoj laŭ angla stilo: Fonta (Zdrojowy) kaj Sveda (Szwedzki) kun riĉa indigena kaj aklimatizita vegetalaro (ĉ. 180 specoj) inter kiuj multaj arboj kaj arbustoj estas monumentoj de naturo (130). Precipe atentendaj estas azaleoj kaj rododendronoj – kun belegaj floroj en printempo. La parkoj estis establitaj inter XVIII kaj XIX j.c. De 1996 oni strebas rekrei karakteron de la parko de fino de XIX j.c. kiam ĝi estis la plej populara.

Tiel granda kvanto da riĉa kaj heterogena kreskaro kaj interesa teren-formo allogas al vizitado kaj restado en Szczawno.

Al la plej grandaj valoraĵoj de la urbo apartenas kurac acidaj akvokunigoj de hidrogeno, karbo, natrio, kalcio kaj magnezio. Aliaj elementoj, kiel situo, pejzaĝo, pura aero kaj monumentoj de naturo estas kompletigoj de kuracaj kaj turismaj servoj, tamen tre gravaj kaj kun granda influo je allogeco de la loko. En kuracloko Szczawo oni kuracas malsanoj de gamboj, supraj kaj malsupraj spirorganoj, digestaj, urinaj kaj laringologiaj malsanoj kaj malfortaj formoj de diabeto.

En kuracloko Szczawo oni kuracas malsanoj de gamboj, supraj kaj malsupraj spirorganoj, digestaj, urinaj kaj laringologiaj malsanoj kaj malfortaj formoj de diabeto.

Historio de la urbo

La unua mencio pri la princa vilaĝo troviĝas en „Henrika Librego” (Księga Henrykowska) – dokumento de Henriko I Barbulo de 1221 j. Je la fino de XIII j.c. oni aligis ĝin al posedaĵoj de kastelo Książ. La sorto de la vilaĝo ŝanĝadis sekvante tiun de la kastelo. Unue, la vilaĝo apartenis al vroclava princolando. Post 1392 jaro, post morto de princino Agnesa, la edzno de Bolko II, Szczawno pasis en manoj de ĉeĥa reĝo Vaclavo. En 1410 jaro, foraĉetis ĝin de Conrad kaj Albrecht Salzborn, Janko el Chociemice. De 1464 jaro, Szczawno kun Książ ankoraŭfoje pasas al ĉeĥa reĝo. En 1509 jaro, la proprietaĵon aĉetis Conrad von Hochberg, kies posteuloj heredis Szczawno ĝis 1931 jaro. La urbajn rajtojn Szczawno ricevis en 1945 jaro.

La kuracloko estas unu el la plej malnovaj en Malsupra Silezio La kuracaj proprecoj de troviĝantaj tie akvoj estis konataj kaj uzataj de kelkaj jarcentoj, sed kiel unua ekzamenis kaj konfiris ilin, la kortega kuracisto de Honcbergoj - Caspar Schwenckfeldt en 1598 jaro.

De 1816 jaro, danke al iniciato de dr-o August Zemplin, komencis intensa disvastiĝo de la kuracloko. Estis konstruita fonta-domo, teatro, orkestra pavilono, hotelo kaj gastejoj. Sekvantaj jaroj strkte kunligas kun disvastigo de kuracado.

Eŭropa famo allogis al kuracado multajn famajn kaj riĉajn personojn. Restadis tie i.a.: Z. Krasiński kaj H. Wieniawski, kiu ankaŭ tie koncertadis (tial de 1966 jaro okazas ĉiujaraj festivaloj je lia nomo), Winston Churchill ĉu I.Turgieniew. Indas ankaŭ rememorigi, ke tie naskiĝis Gerhart Hauptmann, gajninto de Nobel-premio en 1912 j. En 1912 jaro la kuraclokon vizitis ankaŭ Lodoviko Zamnhof, kiu en Bad Salzbrunn (tiama nomo de Szczawno Zdrój) decidis plifortigi sian sanon. La kuracloko fukcias ĝis nun kaj dank’ al kunagado de loĝantaro kaj urbestraro, la urbo plibonigas sian bildon kaj allogecon.

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2008-01-31