po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

ZAMENHOF INTER NI

La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi vidos min ĉiam nur inter vi.

Kial Szczawno Zdrój?

La suprajn vortojn Ludoviko Zamenhof diris la 11-an de aŭgusto 1912 en Krakovo en sia inaŭgura parolado dum la 8-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi estis jubilea solenaĵo okaze de la 25-jariĝo de la lingvo internacia. Proksimume unu monaton pli frue Zamenhof kuracis sin en Bad Salzbrunn, kiu nun nomiĝas Szczawno Zdrój kaj situas 70 kilometrojn sude de Vroclavo. En 2007 nome de Malsupra-Silezia Esperanto-Asocio mi translokigis tien la tradician Esperantistan Feriadon. Mi agis laŭ la instigo de Roman Dobrzyński, kiu konvinkis min, ke sian definitivan decidon pri la forlaso de la gvidrolo en la Esperanto-movado Zamenhof verŝajne pripensis en tiu ĉi loko. Jen rakonto de Roman:

Tiel oni povas konkludi laŭ leteroj de Zamenhof skribitaj en Salzbrunn i.a. al la franca generalo Sebert. El la samaj leteroj oni ekscias, ke Ludoviko venis tien la 3-an de junio kaj forveturis la 6-an de julio 1912. Verŝajne tio estis lia plej longa ripoztempo, sufiĉa por detale pesi argumentojn kaj konklude ŝanĝi la pozicion "antaŭ vi"al "inter vi". Li ne plu volis ludi la rolon de la "Majstro", konsiderante ke la 25-jara Esperanto fariĝis memstara "plenkreskulo"kaj devas evolui simile al ĉiuj aliaj lingvoj. En Krakovo Zamenhof prezentis ankaŭ aliajn motivojn de sia retiriĝo; li ne volis, ke la cetera mondo asociu Esperanton kun la homaranismaj ideoj de ĝia kreinto.

La 44-a Internacia Esperanto-Feriado okazis en Szczawno Zdrój ekde la 6-a ĝis la 14-a aŭgusto 2011, partoprenis ĝin 30 esperantistoj el Ĉeĥio, Germanio, Aŭstrio, Japanio, Nederlando kaj, plej multe, el Pollando. Krome vizitadis nin ĉiutage samideanoj el Wałbrzych, kiuj aktiviĝis sendube danke al la feriadoj okazantaj en Szczawno ekde kelkaj jaroj. Bonvolu tamen scii, ke malsupra-sileziaj esperantistoj organizas la feriadojn ekde la 1965-a jaro. Dum pli ol 30 jaroj ili okazadis sub la nomo "Ora Pola Aŭtuno" en Międzygórze, kie la nombro de ripozantaj esperantistoj foje superis tiun de la lokaj loĝantoj. Ili ĉiuj loĝis en la hotelo "Gigant", la plej granda ligna konstruaĵo en Pollando. Post ĝia parta detruiĝo necesis forlasi Międzygórze. Unue ni gastis en Kudowa Zdrój kaj fine la animo de Zamenhof gvidis nin al Szczawno Zdrój.

Tago post tago

Nia feriado – heredanto de la ora periodo de Międzygórze adoptas ankaŭ ĝian recepton por bona ripozado – ludi kaj lerni. La diligentaj feriadanoj ĉiutage povis elekti el inter kvar diversnivelaj lingvokursoj. Laŭ la lernolibro de Stano Marĉek komencantojn gvidis gimnazia instruisto de klasikaj lingvoj el Erfurt Bernhard Schwaiger. Alia grupo (ofte kun la samaj fervoraj lernantoj) laboris sub la direkto de Jan Skonieczka. La plej multnombran ĉeestantaron kolektis tamen Roman Dobrzyński, kiu instigis nin al praktika ekzercado de la lingvo. Ni esperantigadis rakonton pri Mazi el Gondolando, kies aventurojn priskribis pole Klaudia kaj Ania - la nepinoj de Roman. Spertuloj pri Esperanto cerbumis pri gramatikaj ekzercoj ĉerpitaj el portalo "edukado.net".

Posttagmeze ĉiuj tre volonte ĝuis perpiedajn montarajn ekskursojn kaj promenadojn tra la belega kuracloko. Szczawno posedas du grandajn parkojn kun interesaj plantoj, promenadejon kun ĉarmaj kafejetoj kaj restoracioj, kiuj donas specifan lokan etoson.

Ni vizitis ankaŭ kastelon "Książ" kaj palmejon en Lubiechów, kiuj estas atingeblaj per urbaj busoj. La krono de turismaj eventoj estis tuttaga ekskurso "Laŭ itinero de palacoj kaj ĝardenoj" . Ni komencis ĝin per vizito en Parko de miniaturoj en Kowary, kie ni povis admiri kelkdekon de malgrandaj konstruaĵoj – la plej konatajn antikvaĵojn de Malsupra Silezio. Tiuj modeloj - preskaŭ juvelaĵoj - estas lokigitaj sur majstre preparita tereno. Verdaĵo kaj parka ĉirkaŭaĵo imitas ilian naturan situon.

La vesperoj apartenis denove al Roman, kiu per siaj filmoj kaj speciale per interesaj rakontoj gvidis nin al foraj landoj kaj riĉigis nian esperantan vortprovizon. Fenomeno de li estas, ke komprenas lin ĉiuj - eĉ tiuj, kiuj ne konas la lingvon.

Ni povis partopreni en esperanta sankta meso.

Por propagandi Esperanton inter kuracantoj kaj loĝantaro de Szczawno en la ĉefa sanatorio "Dom Zdrojowy" estis prezentita monodramo "Doktoro Esperanto" fare de Helenka Biskup.

La lastan adiaŭan vesperon ni pasigis ĉe brulfajro, dum kiu ni multe kantis kaj dancis.

Nian amuzadon plezurigis akordiona akompano de Mieczysław Mocarski el grupo de lokaj esperantistoj.

2012

Ĉijare la programo entenis specialan taskon, nome pripensi la manieron celebri la centjaran datrevenon de la ripozado de Ludoviko Zamenhof en tiu ĉi belega kuracejo. La loka esperantistino Elżbieta Stańkowska aranĝis al mi kaj al Roman aŭdiencon ĉe la urbestro de Szczawno Zdrój Tadeusz Wlaźlak, kiu entuziasme akceptis la ideon honori la kreinton de Esperanto okaze de la menciita datreveno. Roman intervjuis la urbestron por la filmo, kiun ni realigas pri la ĉijara feriado kun la celo varbi esperantistojn por la venontjara jubileo. Ni ankaŭ amikiĝis kun la sekretario de Asocio de Szczawno Zdrój-Amantoj, Iwona Czech, kiu helpis nin malkovri la vilaon de Ludoviko Zamenhof. Jen la rakonto de Roman: El la leteroj de Zamenhof mi sciis, ke li loĝis en la vilao "Waldfrieden", kio signifas "Arbara Paco". Vagante tra la kuracejo, mi trovis sanatorion, kiu pro sia arbara situo kaj la nomo "Zacisze"asociiĝis kun la vilao de Zamenhof, sed tio montriĝis falsa spuro. Danke al Iwona Czech mi povis konsulti malnovan mapon kaj fiksi, ne precize, la supozeblan situon de "Waldfrieden" ĉe la strato rande de la tiel nomata "Sveda Parko". Necesis elekti unu vilaon el inter kelkaj en la strato, kiu nun nomiĝas Aleja Spacerowa – Promen-Aleo. Mi direktis min al la plej bela domo, vagis interne, sed neniu sciis ĝian malnovan nomon. Mi iris al unu kaj alia najbaraj vilaoj, same senefike. Do mi revenis al la plej bela kaj tiam enveturis aŭtomobilo, el kiu eliris sinjorino. Ŝi evidentiĝis mastrino kaj enketis min pri mia scivolemo rilate al ŝia vilao. Tiam mi demandis: "Ĉu vi scias, kiu estis Zamenhof?" Responde ŝi diris en Esperanto: "Litvo patrujo mia simila al sano..". Tiam mi krietis hurae: "Do, la vilao nomiĝis antaŭe Waldfrieden!" Ŝi: "Jes, sed kial vi demandas pri Zamenhof?" Mi iom konfuzita: "Ĉu vi ne scias, ke en via vilao loĝis Zamenhof en la jaro 1912?"Imagu, ŝi ne sciis tion. " Litvo patrujo" ŝi citis, ĉar iam lernis Esperanton.

La vilao nomiĝas nun "Franciszek", ni vizitis ĝin je la fino de nia feriado, kantis sur ĝia korto kaj imagis, ke en 2012 ĝi povos esti nomita "Ludoviko" kaj ornamita de memortabulo. Sed tio estos nur fragmento de la preparata programo. Ni atendas viajn sugestojn, Karaj Legantoj.

Teresa Pomorska

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2012-01-03