po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

De la 24a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2010 okazis en la fama pola kuracloko Szczawno Zdrój la 43a Internacia Esperanto Feriado, kiun partoprenis kelkaj dekoj da ferianoj el diversaj regionoj de Eŭropo. Samtempe estis aranĝita la 1a FILMA Esperanto Feriado, kiel la artisma aranĝo ligita kun lernado de Esperanto per la spektado de filmoj kun la Esperantlingvaj komentarioj.

Szczawno Zdrój situas en sudokcidenta regiono de Pollando, en Malsupra Silezio kaj en Meza Sudetmontaro kun alta 410 metrojn la monto Chełmiec. Inter la grandaj valoraĵoj de Szczawno Zdrój estas 60% da verdaj terenoj kaj kelkaj fontoj de kuracaj mineralaj akvoj. Danke al tio la urbo famiĝis kiel la kuracloko, en kiu feriis multaj eminentaj homoj kaj inter ili: Z. Krasiński, H. Wieniawski, I. Turgeniev kaj W. Churchill.

En la jaro 1912 restadis en Szczawno Zdrój kiel kuracgasto D-ro Ludoviko L. Zamenhof, pri kio informas (bedaŭrinde nekorekte) en la lingvoj - pola kaj esperanta la memorŝtono kun tabulo en la urba parko.

La nunjara Esperanta Feriado komenciĝis per Sankta Meso en la paroĥa preĝejo en Szczawno Zdrój, kiun celebris  animzorganto de Vroclavanoj - Pastro Stanisław PAWLACZEK.

La nomo de Dio sonis ĉiumatene je la fino de la dancado de Paneurytmia (pan-tuteco, eu-harmonio, rytmia - ritmeco). Temas pri la ĉiumatena dancado kun meditado - "Danco de Animo" kun la belega muziko kreita surbaze de la bulgara danco Raĉenica.

Ni, kiel kutime, loĝis en gastama ripozdomo "Magnolia".

Dum la feriado funkciis tri kursoj de Esperanto - por komencantoj (gvidata de Stanisław Śmigielski el Kędzierzyn-Koźle), por progresantoj (gvidata de Jerzy Walaszek el Sosnowiec) kaj por infanoj (sed ne nur) laŭ "Mazi en Gondolando" (gvidata de Roman Dobrzyński el Varsovio).

Posttagmeze estis ekskursoj piedaj kaj busaj: al Broumovaj Muroj en la najbara Ĉeha Respubliko, al nefunkcianta karbominejo en apuda urbo Wałbrzych, al palmejo en Lubiechów, al la kastelo Książ kaj al la monto Kozi Wierch. Ĉiujn ekskursojn gvidis la ĉefino de IEF Terenjo Pomorska - samtempe estrino de Silezia E-Asocio en Vroclavo. Ĉiuj promenoj: tra Szczawno Zdrój, tra la montoj de la loka Wałbrzyskie Montaro kaj tra la urba Naturkuraca Establo estis konformaj al la ideo, esprimita de la preleganto Bogusław Walczak el Oława, kiu tre interese prelegis pri "Influo de plantoj je sano de homo". Li konsilis al la pli ofta kontakto kun floroj kaj arboj, kiuj jonigas la aeron per bezonataj jonoj.

Je la sano de Helenjo Szraiber el Varsovio, ni toastis ŝian 90an naskiĝdatrevenon kantante "Cent jarojn" La ferianoj estis ravitaj aŭdante la lvovajn kantojn, kiujn ĉarme prezentis la fama esperantisto el Opole D-ro Tadeusz Adam Leżak - devenanta el Lvovo - la orienta urbo de la antaŭmilita Polujo, en kiu aperis en la jaro 1908 la unua numero de Pola Esperantisto.

Ĉiuvespere dum 43a IEF - nomata la 1a Filma Feriado estis projekciataj filmoj de la mondkonata aǔtoro de la libro "Zamenhof-Strato" Roman Dobrzyński kun la esperantlingva priparolo - de Roman mem.

Dum laŭvicaj vesperoj estis la ebleco spektadi la filmojn, kiuj estis produktitaj por Pola Televido kaj kiuj ebligas riĉigi la vortprovizon de Esperanto. Inter aliaj tre interesaj filmoj (pri Sevilla, Shanghajo, Egiptujo, IJK en Zakopane) ni vidis ĉarman filmon "Chopin revenas al Majorko" kun interesa prelego lige kun "Jaro de Chopin", kiun ni festas en 2010 j.

Dum nunjara IEF en Szczawno la ferianoj aŭskultis ankaŭ la muzikajn koncertojn de studentoj el muzikaj superaj lernejoj. Al ĉiuj tre plaĉis la kantoj de Chopin kaj "Kabaret Starszych Panów" de Wasowski kaj Przybora.

Krome, la ripozantoj mem multe kantis.

La antaŭlastan posttagmezon de IEF, ankaŭ ĉiuj kantis ĉirkaŭinte la memorŝtonon dediĉitan al estado de Majstro en Szczawno Zdrój dankante pro la Esperantismo - la nobla ismo de la lastaj cent jaroj de nia Teroglobo.

Se vi hazarde tralegos en iu vortaro, ke: "ferio estas libera tago, dum kiu oni rajtas ne labori.", absolute ne ligu tiun signifon kun la Internacia Esperanta Feriado en Szczawno Zdrój en la jaro 2010, dum kiu la feriantoj multe laboris.

La 1an de augusto 2010 oni aŭskultis la kantatan diservon en la Packirko en la urbo Świdnica okaze de la festivalo Muziko de Johann Sebastian Bach.

Kontentaj partoprenantoj de la ferioj dankas al la gekolegoj de SEA en Vroclavo kaj precipe al ĝia estrino Teresa POMORSKA.

Ĝis la venontjara IEF en Szczawno Zdrój!

Partoprenanto en IEF

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2010-10-01