La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi vidos min ĉiam nur inter vi.
La suprajn vortojn Ludoviko Zamenhof diris la 11-an de aŭgusto 1912 en Krakovo en sia inaŭgura parolado dum la 8-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi estis jubilea solenaĵo okaze de la 25-jariĝo de la lingvo internacia. Proksimume unu monaton pli frue Zamenhof kuracis sin en Bad Salzbrunn, kiu nun nomiĝas Szczawno-Zdrój (Ŝĉavno-Zdruj) kaj situas 70 kilometrojn sude de Vroclavo. En 2007 nome de Malsupra-Silezia Esperanto-Asocio mi translokigis tien la tradician Esperantistan Feriadon. Mi agis laŭ la instigo de Roman Dobrzyński, kiu konvinkis min, ke Zamenhof verŝajne pripensis en tiu ĉi loko sian definitivan decidon pri forlaso de la gvidrolo en la Esperanto-movado. Jen rakonto de Roman:
Tiel oni povas konkludi laŭ la leteroj de Zamenhof skribitaj en Salzbrunn i.a. al la franca generalo Hyppolite Sebert. El la samaj leteroj oni ekscias, ke Ludoviko venis tien la 3-an de junio kaj forveturis la 6-an de julio 1912. Verŝajne tio estis lia plej longa ripoztempo, sufiĉa por detale pesi argumentojn kaj konklude ŝanĝi la pozicion "antaŭ vi"al "inter vi". Li ne plu volis ludi la rolon de la "Majstro", konsiderante ke la 25-jara Esperanto fariĝis memstara "plenkreskulo" kaj devas evolui simile al ĉiuj aliaj lingvoj. En Krakovo Zamenhof prezentis ankaŭ aliajn motivojn de sia retiriĝo; li ne volis, ke la cetera mondo asociu Esperanton kun liaj homaranismaj ideoj.
La 44-a Internacia Esperanto-Feriado okazis en Ŝĉavno ekde la 6-a ĝis la 14-a aŭgusto 2011, partoprenis ĝin 30 esperantistoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Japanio, Nederlando kaj, plej multe, el Pollando. Krome vizitadis nin ĉiutage samideanoj el urbo Wałbrzych, kiuj aktiviĝis danke al la feriadoj okazantaj ekde kelkaj jaroj en la proksima kuracejo. Bonvolu tamen scii, ke esperantistoj de Malsupra Silezio organizas la feriadojn ekde la 1965-a jaro. Dum pli ol 30 jaroj ili okazadis sub la nomo "Ora Pola Aŭtuno" en la ripozejo Międzygórze, kie la nombro de ripozantaj esperantistoj foje superis tiun de la lokaj loĝantoj. Oni loĝis en la hotelo "Gigant", la plej granda ligna konstruaĵo de Pollando. Post ĝia parta detruiĝo necesis forlasi Międzygórze. Unue ni gastis en Kudowa Zdrój kaj fine la animo de Zamenhof gvidis nin al Ŝĉavno.
Nia feriado, heredanto de la ora periodo, adoptis ankaŭ ĝian recepton por bona ripozado: ludi kaj lerni. Diligentaj feriadanoj povas elekti el inter kvar diversnivelaj lingvokursoj. Posttagmeze oni kutime ĝuas perpiedajn montarajn ekskursojn kaj promenadojn tra la belega kuracloko. Ŝĉavno posedas du grandajn parkojn kun interesaj plantoj, promenadejon kun ĉarmaj kafejetoj kaj restoracioj, kiuj donas specifan etoson de la loko kaj ĝia pasinteco, rememoriganta la tempon de Ludoviko Zamenhof kaj de aliaj famaj individuoj kiel la germana Nobel-premiito Gerhart Haptmann, Karl May, Winston Churchill kaj aliaj.
En la regiono troviĝas multaj vizitindaj objektoj, interalie la grandega kastelo "Książ". Necesas tuta tago, por busveturi "laŭ la itinero de palacoj kaj ĝardenoj". Oni komencas la veturon en la parko de miniaturoj en Kowary, kie eblas admiri kelkdekon da modeloj de la plej konataj antikvaĵoj de Malsupra Silezio. La vesperoj apartenas al kulturaj aranĝoj kaj komuna kantado. Roman per siaj filmoj kaj interesaj rakontoj gvidas la feriantojn tra diversaj landoj. Lia fenomeno konsistas en tio, ke komprenas lin ĉiuj - eĉ tiuj, kiuj apenaŭ konas la lingvon.
La loka esperantistino Elżbieta Stańkowska aranĝis aŭdiencon ĉe la urbestro Tadeusz Wlaźlak, kiu entuziasme akceptis la ideon honori la kreinton de Esperanto okaze de lia estado en Ŝĉavno antaŭ cent jaroj. Roman intervjuis la urbestron por la filmo, kiun ni realigas pri la kuracejo kun la celo varbi esperantistojn por la jubilea jaro 2012. Ni ankaŭ amikiĝis kun la sekretario de la loka kultura asocio, Iwona Czech, kiu helpis nin malkovri la vilaon de Ludoviko Zamenhof. Jen la rakonto de Roman:
El la leteroj de Zamenhof mi sciis, ke li loĝis en la vilao "Waldfrieden", kio signifas "Arbara Paco". Vagante tra la kuracejo, mi trovis sanatorion, kiu pro sia arbara situo kaj la nomo "Zacisze"asociiĝis kun la vilao de Zamenhof, sed tio montriĝis falsa spuro. Danke al Iwona Czech mi povis konsulti malnovan mapon kaj fiksi, ne precize, la supozeblan situon de "Waldfrieden" ĉe la strato rande de la tiel nomata "Sveda Parko". Necesis elekti unu vilaon el inter kelkaj en la strato, kiu nun nomiĝas Aleja Spacerowa – Promen-Aleo. Mi direktis min al la plej bela domo, vagis interne, sed neniu sciis ĝian malnovan nomon. Mi iris al unu kaj alia najbaraj vilaoj, same senefike. Do mi revenis al la plej bela vila kaj tiam enveturis aŭtomobilo, el kiu eliris sinjorino. Ŝi enketis min pri mia scivolemo rilate al ŝia vilao. Tiam mi demandis: "Ĉu vi scias, kiu estis Zamenhof?" Responde ŝi diris en Esperanto: "Litvo patrujo mia simila al sano...". Tiam mi krietis hurae: "Do, la vilao nomiĝis antaŭe Waldfrieden!" Ŝi: "Jes, sed kial vi demandas pri Zamenhof?" Mi iom konfuzita: "Ĉu vi ne scias, ke en via vilao loĝis Zamenhof en la jaro 1912?". Ŝi ne sciis. "Litvo patrujo..." ŝi citis, ĉar iam ŝi lernis Esperanton.
La vilao nomiĝas nun "Franciszek", ni vizitis ĝin je la fino de nia feriado, kantis sur ĝia korto kaj imagis, ke en 2012 ĝi estos ornamita per memortabulo. Nun temas ne nur pri imago, sed konkreta plano. La posedantino de la vilao volonte deziras havi la memortabulon kaj la urbestro pretas kunlabori pri ĝia surmurigo kaj ne sole pri tio. Ankoraŭ ne estas komplete fiksita la programo celebri la 100-an datrevenon de la kuracestado de Ludoviko Zamenhof en Ŝĉavno, sed oni preskaŭ certas pri ĝiaj jenaj elementoj.:
Roman Dobrzyński, Teresa Pomorska
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2012-02-17