Uzante Vindozon mi, same kiel multaj aliaj, renkontis problemon de esperantaj literoj. Pro, tie ne priskribendaj kialoj, mi ne povis instali esperantan klavaron. Tamen mi bezonis ilon por rapide ŝanĝadi tekston por ekhavi la ĉapeletojn.
Jen estas Pitona skripto, kiu redonas en Vindoza poŝo la unikodan (precize: utf-8), ĉapelitan tekston, ricevinte la platan tekston laŭ x-metodo.
La skripto ekfunkcias en du manieroj:
x-utf.pyw "sxangxota teksto"
x-utf.pyw
Post funkciado de la skripto vi povas simple elpoŝigi la ĉapelitan tekston enmetante ĝin kien vi volas.
Ĉar ĝi estas skripto, vi bezonas interpretilon (tie Pitonon) instalitan en via komputilo.
En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).
Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.
Laste ŝanĝita: 2008-01-22