po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Estas loko sur la tero, kien ni pilgrimas plu,
kie reĝinas Maria kun tranĉitaj vundoj du.
La rigardo tiel trista, kvazaŭ peti volus Ŝi,
ke subiĝu ni plenfide al Patrin’.

Ref.:
 Madono, Nigra Madono
 mi estas Via infan’.
 Permesu Nigra Madono
 restadi sub Via man’.

En la brakoj de l’ Patrino kvietiĝas nia kor’,
ĉar por sia infanaro Ŝi radias per la bon’.
Kaj prizorgas nin Patrino, ke oferos koroj ni,
ripetante ofte, ĝoje vortojn ĉi.

Ref.

Nin ĉirkaŭas maltrankvilo, kien do rifuĝu hom’,
do, ni iru al Patrino, kies koro pacodom’.
Ni petegas Vin, Maria, ekrigardu al infan’,
aŭskultante niajn preĝojn en la kant’.

Ref.

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2008-02-08