po polsku

Ĉefpaĝo

Info

Pri ni

Feriado

Fine de la feriado estis kreita la teksto de adiaŭa kanzono laŭ la melodio de "Vivu la verda stel'".

Jen la teksto:

Venis al Agat la verda fratar' - vivu la verda stel'
kaj sonis rakontoj pri montoj kaj mar' - vivu la verda stel'

	Ref.
	Ho, vivu la, vivu la, vivu la stel'
	vivu la, vivu la, vivu la stel'
	vivu la stel, vivu la stel'
	vivu la verda stel'

Ni ĉiuj plenĝuis komunan restad' - vivu la verda stel'
ja povis belklaĉi fratino kaj frat' - vivu la verda stel'

	Ref.

Multfoje ni estis en la ĉeĥa land' - vivu la verda stel'
en ĝi perdis kronojn la ĝojplena band' - vivu la verda stel'

	Ref.

De tempo al tempo perdiĝas la voj' - vivu la verda stel'
sed ĉiam ja regas bonega humor' - vivu la verda stel'

	Ref.

Rigardis ni fendojn en ĉiu mont-rok' - vivu la verda stel'
kun granda plezuro, ne rare kun ŝok' - vivu la verda stel'

	Ref.

Vetero nin helpis laŭ Tenja ordon' - vivu la verda stel'
dumvoje de kantoj aŭdiĝis la son' - vivu la verda stel'

	Ref.

Ni false kantadis kun gaja fervor' - vivu la verda stel'
ne gravis la formo, sed emo kaj kor' - vivu la verda stel'

	Ref.

Kun Mazi batalis Bogdan-instruist' - vivu la verda stel'
ni ĉiuj admiris konstantan persist' - vivu la verda stel'

	Ref.

La povra francino suferis pro best' - vivu la verda stel'
ĉar ja krokodiloj babilis sen ĉes' - vivu la verda stel'

	Ref.

Sen pano ne manĝis la supon E-Vit - vivu la verda stel'
invito al FREŜO, jen lia merit' - vivu la verda stel'

	Ref.

Rakontis pri ĉinoj filmisto ĉe bier' - vivu la verda stel'
Romano nun famas sur azia ter' - vivu la verda stel'

	Ref.

Ni ĝojis kaj ĝuis pro Tenja labor' - vivu la verda stel'
al ŝi ni nun dankas el la tuta kor' - vivu la verda stel'

	Ref.

Kaj por ripetiĝu la belega far' - vivu la verda stel'
ni devas reveni ĉi-tien post jar' - vivu la verda stel'

	Ref.

En ĉiuj paĝoj de nia vitrino ni uzas unikodon (UTF-8).

Se vi ne vidas esperantajn literojn korekte, reakiru la paĝon.

Laste ŝanĝita: 2008-01-28