Eksterlandaj studentoj vizitas Vroclavon!

Studentoj de la interlingvistikaj studoj tradicie vizitas Pollandon fine de unu el siaj vintraj semajnoj en Poznano. Ĉi-foje ili elektis Vroclavon kaj la sabaton (9-an de februaro 2019) alvenis 6 personoj. La grupo estis sufiĉe internacia, kun Unika kaj Ella el Koreujo, Ĝoja el Ĉinujo, Emerson el Brazilo, Raul el Usono/Dominiko, kaj Viko el Hispanujo. Anna Skudlarska kaj Ruselo ĉiĉeronis tra la urbocentro. Interalie, la grupo entuziasme grimpis la 300 ŝtupojn de la preĝeja turo apud la ĉefplaco, kie la vido tre belis pro la bona klara vetero. Poste ili ĝuis la esperantan sonprogramon en Panoramo de Racławice kaj vizitis plej malnovan parton de la urbo – Ostrów Tumski. Fine de la promeno Teresa gvidis en la universitato kaj al la vroclava esperanta klubo por teumado kaj babilado antaŭ ilia vespera reveno al Poznano.

(więcej…)

Eksterlandaj studentoj vizitas Vroclavon! Read More