52. Internacia Esperanta Feriado

Silezia Esperanto-Asocio invitas al la 52. Internacia Esperanta Feriado kun lernado de la LINGVO INTERNACIA ESPERANTO kiu okazos de la 30-a de aŭgusto ĝis la 7-a de septembro 2019 en Lądek-Zdrój, Pollando

Aliĝilo

Post la sukcesa pasintjara feriado ni ĉijare denove invitas vin pasigi tempon en kuracurbeto de Malsupra Silezio – Lądek Zdrój (Schodek Zdrój, kiel nomis ĝin Kaŝi.) Ĝi eble ne estas tiel luksa, kiel Polanica kaj Szczawno Zdrój, tamen havas sian specifan ĉarmon.

Ni trovos en ĝi ĉion necesan por bona ripozo – multe da verdaĵo, interesajn promencelojn (ekz. Arboreto, monteto Trojak, proksima vilaĝo Lutynia kun ĉarma preĝejeto). En antikva konstruaĵo “Wojciech” troviĝas termika naĝejo, kiu estas akirebla por ĉiuj. Multaj fontoj de mineralaj akvoj en parkoj liveras bongustan kaj sanigan (eĉ rejuniĝan) akvon. (ekz. fonto “Bolesław Chrobry”). En centro de kuracloko troveblas ankaŭ kafejo kun bongustaj glaĉjaĵoj kaj loko, kie vi povos trinki bongustan bieron kaj aliajn alkoholaĵojn. Ripozdomo “Apis” estas modesta, sed taŭga por loĝi, lerni kaj bone manĝi, kion ni jam spertis.

Dum la restado ni ofertas:

  • atrakciajn turismajn ekskursojn,
  • lecionojn de la lingvo,
  • komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn,
  • filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński,
  • sanktan meson en Esperanto.

Ni bonvenigas ĉiujn partoprenontojn kunkreadi la programon de la feriado. Invitu viajn amikojn kaj konatojn! Ili ĝuos feriadon en Lądek-Zdrój.

Dodaj komentarz

Twój adres e-mail nie zostanie opublikowany. Wymagane pola są oznaczone *