Rezolucio de Silezia Esperanto-Asocio pri atako de rusa armeo kontraŭ sendependa Ukrainio

Ni, vroclavaj esperantistoj, scias, ke Esperanto ne estas celo mem, sed nur unua ŝtupo por akiri tutmondan pacon. Do, nia tasko estas ne nur disvastigi la lingvon (kio estas nur komuna ilo), sed, fakte, zorgi pri internacia paco kaj interkompreniĝo. Nomo „Esperanto” signifas tiun, kiu esperas, esperas tutmondan pacon kaj kunlaboron.

Unuaj esperantistoj, kiuj partoprenis en la 1a Universala Kongreso en la 9a de aŭgusto 1905 interkonsentis Deklaracion de Bulonjo-ĉe-Maro. Oni legas tie, ke Esperanto “povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj”. En nia himno, “La Espero”, oni legas “Sub la sankta signo de l’ espero kolektiĝas pacaj batalantoj” kaj “la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian”. Pacigo de la mondo, do, estas esence ligita al projekto de Esperanto ekde komenco.

En tiu situacio, ni, kiel paciga organizaĵo, devas kategorie kondamni agadon de Vladimiro Vladimiroviĉ Putin, kiu, senkaŭze, komencis batalon kontraŭ sendependa Ukrainio. Teritorio de Ukrainio estas netuŝebla. Ni postulas tujan finon de rusa milita agado. Ni kontraŭas rusan politikon kaj rusan misinformadon. Samtempe ni rimarkas, ke rusaj civitanoj ankaŭ kontraŭas tian agadon de sia registaro. Do, ni ne vidas simplajn rusojn kiel malamikoj. Ununuraj malamikoj estas registaroj de Rusio kaj Belarusio.

Vivu sendependa Ukranio!

Ĉefa Estraro de Silezia Esperanto-Asocio akceptis la supran rezolucion la 25an de februaro 2022.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *