Ĝenerala Kunveno de Silezia Esperanto-Asocio

Estimataj anoj de Silezia Esperanto-Asocio,

Laŭ rezolucio de Estraro de Silezia Esperanto-Asocio ni kunvokas Ĝeneralan Kunvenon de Silezia Esperanto-Asocio en 18.08.2018 (sabato) je 10.00. Ĝenerala Kunveno okazos en nia sidejo, ul. Kościuszki 35a (eniro tra numero 37 apud Poŝtoficejo – Poczta Polska), Vroclavo.

Lige kun formalaj problemoj pri registrado de nia nova Statuto en Landa Juĝregistro (KRS) kaj validigo de Reguligo pri Protektado de Personaj Datumoj (GPRD/RODO) ni devas kunvoki Ĝeneralan Kunvenon. Dank’ al tio ni ordigos organizajn aferojn kaj montros novajn eblecojn de kunlaboro en nia Asocio.

Programo de la Kunveno:

  • Informoj pri novaj eblecoj de kunlaboro
  • Aktualigado de datumoj (retpoŝto)
  • Rezolucio pri ŝanĝoj de SEA Statuto
  • Liberaj postuloj

Nome de la Estraro
Michał GABOR
vicprezidanto
de Silezia Esperanto-Asocio

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *