Feriado en Lądek Zdrój

Ni proponas al Vi restadon en Lądek Zdroj en la tagoj 1-9 de septembro 2018. La programo kutima: matenaj lingvaj kursoj, ekskursoj kaj montaraj promenoj, rondaj dancoj, komuna kantado, interesaj prelegoj. La ripozdomo, kie ni loĝos, posedas lokon por bivakfajro kaj ankaŭ por gimnastiko aŭ matena dancado. Najbare troviĝas arbaro, en kiu oni povas promeni ĉiumatene. De la ripozdomo estas proksime al ĉiuj necesaĵoj: aŭtobusa haltejo, centro de kuracloko kun kafejoj, parko kaj akvofontoj. En la centro troviĝas ankaŭ historia, belaspekta termika naĝejo “Wojciech” – vere rekomendinda por uzi ĝin. Lądek troviĝas tre proksime al ĉeha landlimo, do certe nian tuttagan ekskurson ni planos tiel, ke ni vizitu landon de najbaroj.

Informilo / Aliĝilo:
PDF / DOC

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *